Franca prezidento komencis nacian debaton por starigi konsenton pri reformo

(GMT+08:00) 2019-01-16 14:13:46     Redaktoro:Yu

Franca prezidento Emmanuel Macron oficiale komencis la du-monatan nacian debaton marde en la nordokcidenta provinco Eure por starigi konsenton de la franca socio pri plua reformo.

Laŭ la franca prezidentejo, Macron diskutis kun kelkcent urbestroj el Normandio pri reformo de la sistemo de publikaj funkciuloj, reformo de imposto, financaj elspezoj kaj aliaj kelkaj temoj dum proksimume sep horoj, komencante la nacian debaton.

Macron diris, ke li rimarkis, ke estas falfendo en la kampoj de regiono, ekonomio kaj demokratio en Francio, kaj ke la nacia debato estas senlima kun ĉiuj diskuteblaj temoj. Li aldonis, ke li oponas perforton kaj agojn incitantajn la publikon, kaj ke referendumo ne povas solvi ĉiujn demandojn.

Dimanĉe vespere, Macron publikigis sian leteron al la tuta lando pri nacia debato, proponante kvar diskuttemojn, nome imposto kaj financaj elspezoj, reformo de publikaj institucioj, transformiĝo de energio, civitaneco kaj demokratia konstruado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin