Proparolanto: Parolado de Xi pri Tajvano estas gvidilo por ĉi-rilata laboro

(GMT+08:00) 2019-01-16 14:39:03     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Oficejo pri Tajvana Laboro de la Ŝtata Konsilio, Ma Xiaoguang, diris merkrede, ke la grava parolado de prezidanto Xi Jinping okaze de la 40a datreveno de la publikigo de Mesaĝo al Samlandanoj en Tajvano amplekse eksplikis gravajn politikojn kaj rekomendojn de la ĉina ĉeftero pri paca reunuigo de la patrolando dum la procezo de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio, havas epokfaran signifon kaj estas programa dokumento kaj gvidlinio pri tajvana laboro en la nova epoko.

Ma faris la rimarkojn en la unua gazetara konferenco de la Oficejo pri Tajvana Laboro de la Ŝtata Konsilio. Li diris, ke la parolado de Xi retrorigardis gravajn atingojn de rilatoj inter la du bordoj de la Tajvana Markolo, profunde rivelis la internan ligon inter la sorto de Tajvano kaj la granda rejuniĝo de la nacio kaj montris la historian ĝeneralan tendencon de la disvolvado de rilatoj inter la du bordoj kaj de la neevitebla reunuigo de la patrolando. Ma aldonis, ke la kvin-punkta propono farita de Xi en la parolado riĉigis la gravajn enhavojn de la baza strategio pri "unu lando, du sistemoj" kaj paca reunuigo de la patrolando kaj manifestis solenan kaj justan starpunkton firme oponi "tajvanan sendependecon" kaj intervenon de eksteraj fortoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin