12 ĉinaj studentoj jam komencis sian magistrecan studadon pri jogo en Yunnan

(GMT+08:00) 2019-01-16 17:05:02     Redaktoro:祃璟琳

La 7-an de januaro, barata ĵurnalo Hindustan Times publikigis artikolon pri tio, ke 12 ĉinaj studentoj jam komencis sian magistrecan studadon pri jogo en la Ĉin-Hindia Joga Kolegio en Kunming, Yunnan-provinco, suda Ĉinio.

La artikolo menciis, ke kvankam la nombro de studentoj ne estas multaj, tio ja montras ke jogo, ekzerco el antikva Hindio, estas vaste konata.

La 12 studentoj komencis la studadon en septembro de la pasinta jaro. Ili diplomiĝos post 3 jaroj. En la lasta lernojaro, ili finos siajn studojn en Barato, kaj iliaj lecionoj inkluzivas sanskriton. Fine, ili fariĝos la unuaj magistroj pri jogo en Ĉinio.

Depost la vizito de barata ĉefministro Narendra Modi al Ĉinio en 2015, Barata Konsilio por Kulturaj Rilatoj kaj la ĉina Yunnan-a Minzu-Universitato kune fondis la kolegion.

Septembre 2017, 40 studentoj komencis sian studadon por bakalaŭriĝo. Inter la instruistoj en la kolegio estas joginstruistoj el Barato.

Lang Gongxun, vicestro de la kolegio, diris, ke nun la joga merkato de Ĉinio urĝe bezonas fakulojn pri jogo, do la kolegio celas trejni ampleksecajn fakulojn kiuj povas direkti jogindustrion al sana disvolvado.

La raporto menciis ankaŭ, ke Ĉinio subtenis Baraton en UN pri difino de la 21-a de junio kiel Internacia Tago de Jogo. El tio profitis centoj da jogaj kluboj kaj organizoj en Ĉinio.

Kaj en la pasintaj kvar Internaciaj Tagoj de Jogo ekde 2015, miloj da ĉinoj partoprenis en la festado de la tago. Krom barata ambasadorejo, ankaŭ ĉinaj organizoj kaj lernejoj pri jogo okazigis celebradojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin