Novaĵoj (Januaro 17)

(GMT+08:00) 2019-01-17 16:29:13     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17a de januaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi instigis entreprenistojn en Xiong'an kapti historiajn oportunojn; la brita parlamento vetois mocion pri malkonfido kontraŭ la registaro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede komencis sian unuan enlandan inspekt-vojaĝon en 2019. La nova regiono Xiong'an ĉirkaŭ 100 kilometrojn sudokcidente de Pekino fariĝis la unua stacio de lia vojaĝo.

Xiong'an estas la nova ekonomia zono proksima al Pekino. Ĝi estas desegnita por integri la ĉefurbon kun ĉirkaŭaj regionoj. Ĉinio anoncis planojn en aprilo de 2017 por establi la novan regionon Xiong'an, kiuj kovras la guberniojn Xiongxian, Rongcheng kaj Anxin en la provinco Hebei.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, vizitis la Ekspozician Centron de la Urba Plano de Xiong'an. Per videokonekto Xi interparolis kun konstruantoj de la fervojo inter Pekino kaj Xiong'an, kiu estos malfermita en la fino de la venonta jaro laŭ plano.

En la Centro de Registaraj Servoj, Xi renkontiĝis kun reprezentantoj de iuj entreprenoj nove establitaj en Xiong'an. Kiam li informiĝis, ke ili estas pioniraj entreprenistoj en la nova regiono, li instigis ilin firme kapti historiajn oportunojn. Li diris, ke konstruado de la nova urbo bezonas komunan partoprenon de diversaj firmaoj, ĉu registaraj aŭ privataj, ĉu indiĝenaj aŭ pekinaj. Li instigis ilin kapti historiajn oportunojn kaj esti pioniroj de nacia rejuniĝo, reformo kaj novigado.

Yang Jiechi, speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi, merkrede konsentis antaŭenigi pragmatan kunlaboron inter la du landoj en ĉiuj kampoj.

Yang diris, ke Ĉinio kaj Egiptio faris grandegan progreson en disvolvado de sia ampleksa strategia partnereco dum la pasintaj jaroj sub la gvidado de la du ŝtatestroj.

Yang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke lia vizito al Egiptio celas efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj. Li esprimis la esperon, ke ambaŭ flankoj konservos la bonan tendencon de altnivelaj interŝanĝoj, pliigos la politikan reciprokan fidon kaj subtenos sin reciproke pri demandoj rilataj al iliaj kernaj interesoj kaj komunaj zorgoj. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Egiptio, grava lando en la araba mondo kaj Afriko, kiu baldaŭ servos kiel prezidanto de la Afrika Unio, por komune efektivigi la rezultojn de la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj la 8a ministra kunveno de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Landoj kaj levi la ĉina-afrikan kaj ĉina-araban kunlaboron al pli alta nivelo.

Sisi laŭdis la profundan tradician amikecon inter Egiptio kaj Ĉinio, kaj esprimis sian volon efektivigi la konsenton, kiun li kaj Xi atingis. Li diris, ke

Egiptio antaŭenpuŝos konstruadon de la Zono kaj Vojo kun Ĉinio, profundigos kunordigon pri multflankaj aferoj kaj plifortigos duflankan ampleksan strategian partnerecon.

La malsupra ĉambro de la brita parlamento merkrede voĉdone vetois la mocion pri malkonfido kontraŭ la brita registaro. La malsupra ĉambro okazigis voĉdonon post debato kaj vetois per 325 negativaj voĉoj kontraŭ 306 pozitivaj voĉoj la mocion proponitan de estro de la Labor-Partio Jeremy Corbyn kontraŭ la registaro.

Corbyn diris en la debato, ke la brita registaro estas reduktita al kadavra registaro sen kapablo de regado. Li alvokis plifruigon de la ĝenerala elekto.

Responde al la rimarkoj de Corbyn, ĉefministro Theresa May diris, ke plifruigo de la ĝenerala elekto ne konformas al la naciaj interesoj. Ŝi esprimis sian volon traktadi kun gvidantoj de ĉiuj politikaj partioj pri la retiro el la EU.

La Eŭropa Unio kaj ĝiaj pluraj membroj sinsekve esprimis bedaŭron. Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj pluraj membroj de la unio, inkluzive de Irlando, Francio kaj Germanio postulis, ke Britio klarigu sian starpunkton pri la retiro el la EU, kaj avertis, ke la EU devas esti preta por la retiro de Britio sen interkonsento.

La Monda Ekonomia Forumo avertis merkrede en sia freŝa raporto, ke tutmondaj riskoj intensiĝas, sed ankoraŭ mankas internacia kunlaboro pri traktado de la defioj.

La Raporto pri Tutmondaj Riskoj por 2019, publikigita de la Monda Ekonomia Forumo merkrede en Londono, kolektis opiniojn de pli ol mil fakuloj kaj decidfarantoj pri la tutmondaj riskoj. La raporto opiniis, ke la nuna mondo alfrontas pliiĝantajn kompleksajn kaj interligitajn defiojn, de malrapidiĝo de la tutmonda kresko, ekonomia malekvilibro kaj klimatŝanĝiĝo al geopolitika streĉeco kaj la Kvara Industria Revolucio, kaj tiuj ĉi defioj estas netrakteblaj sen kunlaboro inter diversaj landoj.

La raporto rimarkigis, ke en 2019, la kresko de la monda ekonomio restos sub la influo de geopolitikaj faktoroj, la risko de ekonomia alfrontado eble pliiĝos, kaj multflanka komerca regularo eble estos plu eroziita. La raporto aldonis, ke mediaj riskoj, inkluzive de difekto de biodiverseco, okazaĵoj de ekstrema vetero, malsukceso de rimedoj por traktado de klimatŝanĝiĝo, kaj naturaj katastrofoj, restas longperiodaj minacoj, plej atentataj de la vizititoj.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov diris merkrede en Moskvo, ke la rusa flanko ĉiam volas plu klopodi por konservi Traktaton pri la Mez-Distanca Balista Misilo, kaj esperas, ke la usona flanko adoptos pli respondecan starpunkton pri la demando por la internacia komunumo.

Lavrov faris la rimarkojn en jara gazetara konferenco. Li diris, ke la monda situacio restas kompleksa, kaj Usono ankoraŭ trudas sian volon al aliaj membroj de la internacia komunumo, kaj la rusa flanko esperas, ke ĉiuj rilataj eŭropaj landoj faros siajn klopodojn por konservi la traktaton kaj ŝanĝos sian starpunkton sekvi Usonon kaj la Nord-Atlantikan Traktat-Organizon.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris merkrede, ke laŭ informo ricevita de la turka flanko, 20 homoj, inkluzive de kvin usonaj soldatoj, estis mortigitaj tiutage en eksplodo en la siria norda urbo Manbij.

Erdogan faris la rimarkojn en gazetara konferenco en Ankaro. Li diris, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato faris la bombatakon, kio eble havas rilaton kun la usona decido pri retiro de trupoj el Sirio. Li aldonis, ke usona prezidento Donald Trump estas rezoluta pri la retiro de trupoj el Sirio kaj ne povas cedi fronte al teroristaj atakoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin