Rigardi ĉinan kontraŭkoruptan bataladon el malpermeso al serĉado de interesoj per vino

(GMT+08:00) 2019-01-17 21:52:26     Redaktoro:Xiong

La provinco Guizhou, kiu monde famas pro la Maotai-brando, en la 17a de januaro publikigis oficialan dokumenton. Laŭ ĝi estas malpermesite al lokaj ŝtatoficisitoj kaj iliaj edzinoj kaj gefiloj serĉi por si privatajn interesojn per la brando. Tiu dokumento, kiun promulgis la partia komitato kaj la registaro de la provinco, rapide disvastiĝas en diversaj retejoj en Ĉinio. Kvankam ĝi estas provinca malpermeso por la lokaj ŝtatoficistoj kaj iliaj parencoj, tamen el tio komunikiĝas klara signalo al la ekstero: Ĉinio severe malpermesas al ŝtatoficistoj kaj iliaj familianoj serĉi por si sociajn rilatojn kaj privatajn interesojn per publikaj rimedoj.

La kunveno de la Centra Disciplinkontrola Komisiono, kiu lastatempe finiĝis, faris gravan juĝon pri la situacio de la ĉina kontraŭkorupta batalado, opiniante, ke "la kontraŭkorupta batalado akiris rimarkindan venkon". Nur en la jaro 2018 sume 620 mil oficistoj, inkluzive de 51 ministronivelaj oficistoj, estis punitaj, kaj 240 mil kazoj de oficistaj koruptiĝoj kaj sendiscipliniĝoj estis traktitaj.

La kontraŭkorupta batalado, kiu senĉese daŭras, estas vaste subtenata de la Partio kaj ankaŭ de la popolamasoj en Ĉinio. Laŭ la donitaĵoj de la ĉina Ŝtata Statistika Administracio, post la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la kontentogrado de la ĉinoj pri starigo de honesteco interne de la Partio kaj pri la laboro kontraŭ koruptiteco leviĝas kun ĉiu jaro kaj nun jam superis 90%. Laŭ "Raporto pri Komerca Medio", en 2018 eldonita de la Monda Banko, Ĉinio en la monda vico okupis la 46an lokon.

Laŭinforme, por certigi, ke Ĉinio en 2021 komplete eniru en bonfartan socion, Ĉinio estas preta, en tri jaroj, speciale trakti koruptitecon, formalismon kaj burokratismon en la kampo de senmizerigo.

Ĉinio ĉiam penas en la batalo kontraŭ koruptiteco, kaj la internacia komunumo ankaŭ rekonas la penadon de Ĉinio en tiu ĉi rilato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin