La malsupra ĉambro okazigis voĉdonon post debato kaj vetois per 325 negtivaj voĉoj kontraŭ 306 pozitivaj voĉoj la mocion proponitan de estro de la Labor-Partio Jeremy Corbyn kontraŭ la registaro.
Corbyn diris en la debato, ke la brita registaro estas reduktita al kadavra registaro sen kapablo de regado. Li alvokis plifruigon de la ĝenerala elekto.
Responde al la rimarkoj de Corbyn, ĉefministro Theresa May diris, ke plifruigo de la ĝenerala elekto ne konformas al la naciaj interesoj. Ŝi esprimis sian volon traktadi kun gvidantoj de ĉiuj politikaj partioj pri la retiro el la EU.