Raporto de MEF alvokas kunlaboron por trakti riskojn

(GMT+08:00) 2019-01-17 18:24:51     Redaktoro:Yu

La Monda Ekonomia Forumo (MEF) avertis merkrede en sia freŝa raporto, ke tutmondaj riskoj intensiĝas, sed ankoraŭ mankas internacia kunlaboro pri traktado de la defioj.

La Raporto pri Tutmondaj Riskoj por 2019, publikigita de la Monda Ekonomia Forumo merkrede en Londono, kolektis opiniojn de pli ol mil fakuloj kaj decidfarantoj pri la tutmondaj riskoj. La raporto opiniis, ke la nuna mondo alfrontas pliiĝantajn kompleksajn kaj interligitajn defiojn, de malrapidiĝo de la tutmonda kresko, ekonomia malekvilibro kaj klimatŝanĝiĝo al geopolitika streĉeco kaj la Kvara Industria Revolucio, kaj tiuj ĉi defioj estas netrakteblaj sen kunlaboro inter diversaj landoj.

La raporto rimarkigis, ke en 2019, la kresko de la monda ekonomio restos sub la influo de geopolitikaj faktoroj, la risko de ekonomia alfrontado eble pliiĝos, kaj multflanka komerca regularo eble estos plu eroziita. La raporto aldonis, ke mediaj riskoj, inkluzive de difekto de biodiverseco, okazaĵoj de ekstrema vetero, malsukceso de rimedoj por traktado de klimatŝanĝiĝo, kaj naturaj katastrofoj, restas longperiodaj minacoj, plej atentataj de la vizititoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin