Novaĵoj (Januaro 18)

(GMT+08:00) 2019-01-18 16:32:14     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18a de januaro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio kapablas subteni la ekonomian kreskon en racia amplekso; Francio komencis planon kontraŭ ebla retiro de Britio el la EU sen interkonsento. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris ĵaŭde, ke Ĉinio kapablas subteni la ekonomian kreskon en racia amplekso, malgraŭ pli grandaj malfaciloj en la kuranta jaro, per novigado kaj plibonigo de makroreguligo.

Li, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn, kiam li prezidis simpozion por peti opiniojn kaj sugestojn pri projekto de la raporto pri registara laboro.

La simpozion ĉeestis gvidantoj de nekomunistaj partioj, la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, kaj reprezentantoj de eminentuloj sen partianeco. Han Zheng, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicĉefministro, ĉeestis la simpozion.

Li diris, ke Ĉinio jam lernis kiel konservi ekonomian kreskon en racia amplekso sen adopto de politikoj de forta stimulado, kiuj havas influon sur la tutan ekonomion. Per novigado kaj plibonigo en makroreguligo, la lando povos atingi relative altan nivelon de dungado kaj realigi daŭran kreskon de enspezo kaj plibonigon de la natura medio. Li aldonis, ke Ĉinio donos pli grandan atenton al ekscito de la vigleco de merkataj entoj per profundigo de reformo kaj pordmalfermo, plibonigo de la komerca medio kaj helpo al entreprenoj, precipe tiuj malgrandaj en redukto de ŝarĝoj.

Ĵaŭde en Malabo, Yang Jiechi, speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj prezidento de Gvineo Ekvatora, Teodoro Obiang Nguema Mbasogo, konsentis fortigi komunikadon kaj kunordigon inter la du landoj en internaciaj kaj regionaj aferoj.

Yang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke pasintjare dum la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Obiang atingis gravan konsenton pri disvolvado de la duflankaj rilatoj en fruktodona renkontiĝo, kaj ĉi-foje lia vizito kiel speciala reprezentanto de Xi celas efektivigi la gravan konsenton de la du ŝtatestroj kaj rezultojn de la Pekina Pintkunveno kaj fortigi komunikadon kun Gvineo Ekvatora.

Obiang petis Yang transdoni liajn sincerajn salutojn al Xi kaj diris, ke Ĉinio estas grava partnero de Gvineo Ekvatora, kaj lia lando dankas Ĉinion por ĝiaj subteno kaj helpo dum longa tempo, bonvenigas ĉinajn firmaojn iri al la lando por investado, kaj volas intensigi reciprokprofitan kunlaboron kun Ĉinio en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj efektivigo de ok ĉefaj agadoj proponitaj en la Pekina Pintkunveno.

Ĉinio ĵaŭde esprimis firman oponon kontraŭ la misuzo de eksport-regaj rimedoj de Usono kaj urĝis usonajn leĝdonantojn haltigi la proponitan leĝprojekton direktitan al Huawei, ZTE kaj aliaj ĉinaj telekomunikaj kompanioj.

Proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying faris la komentojn en gazetara konferenco, responde al la leĝprojekto proponita de iuj usonaj leĝdonantoj, kiu malpermesas eksportadon de usonaj blatoj kaj komponantoj al ĉinaj telekomunikaj kompanioj, inkluzive de la firmaoj Huawei kaj ZTE. Hua diris, ke tia ago montras la ekstreman arogantecon de iuj usonaj leĝdonantoj kaj ilian ekstreman mankon de fido. Hua diris, ke estas evidente, ke la vera intenco de Usono estas uzi ĉiajn ŝtatajn aparatojn por premi kaj bloki ĉinajn altteknikajn kompaniojn. Ĉinio oponas la usonan misuzon de la tiel nomataj eksport-regaj rimedoj kaj usonan intervenon en normalajn komercajn aktivecojn de entreprenoj. Hua aldonis, ke la ĉina flanko urĝas rilatajn usonajn leĝdonantojn ĉesigi premadon kontraŭ ĉinaj entreprenoj, haltigi la rilatan leĝprojekton kaj fari pli multe por konstrui reciprokan fidon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj Usono.

Franca ĉefministro Edouard Philippe anoncis ĵaŭde en Parizo, ke pro la grandiĝanta probableco de la retiro de Britio el la Eŭropa Unio sen interkonsento, la franca registaro tiutage komencis la planon kontraŭ tiu ĉi ebleco.

Laŭ la plano, la Nacia Asembleo adoptos leĝprojekton, rajtigante al la registaro promulgi administracian ordonon pri starigo de leĝa kadro por reagi al la retiro de Britio sen interkonsento por protekti rajtojn kaj interesojn de la popolo kaj konservi naciajn interesojn de la lando. La franca registaro ankaŭ decidis asigni 50 milionojn da eŭroj por starigo de kontrolejoj kaj konstruado de parkejoj en havenoj kaj aerodromoj, kiuj estos plej grave influitaj de la retiro de Britio sen interkonsento. Krome, doganejoj kaj departementoj de landlima kvaranteno nove dungos 600 homojn por trakti aldonitajn aferojn.

Altranga oficialulo de la Internacia Mona Fonduso (IMF) ĵaŭde diris, ke lastatempaj signoj de malrapida tutmonda kresko reliefigas la neceson de preparo por la venonta ekonomia malboniĝo, kaj urĝis tutmondajn ekonomiojn fortigi sian defendon nun.

En sia artikolo publikigita en la retejo de la Internacia Mona Fonduso, la unua vicdirektoro de la fonduso, David Lipton, diris, ke la tutmonda ekonomio alfrontas multajn kompleksajn defiojn, inkluzive de teknologia ŝanĝo, tutmondiĝo, la daŭra influo de la financa krizo inter 2008 kaj 2009 kaj pli malalta nivelo de konfido al naciaj kaj internaciaj institucioj.

Lipton, kiu estas sur la posteno de la Internacia Mona Fonduso ekde 2011, diris, ke ĉi tiuj disvolviĝoj minacas rompi la internacian ordon, kiu regas la tutmondan ekonomion.

Krome, Lipton emfazis la gravecon defendi multflankecon. Li diris, ke multflankaj institucioj ludis ŝlosilan rolon en traktado de krizoj kaj normala funkciigo de la tutmonda ekonomio, kaj iliaj reformoj devas esti senĉese antaŭenigitaj por efike trakti defiojn de la tutmonda ekonomio.

Nabil Shaath, konsilisto de palestina prezidento, diris ĵaŭde, ke la palestina flanko rifuzas ajnan usonan intencon pri unuflanka interkonsento kun Israelo en la palestina-israela pacprocezo.

Shaath tiutage faris deklaron per la radio Voĉo de Palestino. Li diris, ke la palestina flanko malakceptas ajnan novan provon de usona prezidento Donald Trump en la palestina-israela pacprocezo kaj rifuzas la rolon de Usono kiel la sola mediacianto de la paca procezo, post kiam Usono prenis rimedojn malfavorajn al Palestino.

La palestina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris tiutage en deklaro, ke pro sia partieco al Israelo, Usono ne povas ludi justan rolon en la palestina-israela pacprocezo, kaj la palestina flanko donos neniun atenton al ajna propono de Usono pri solvado de la palestina-israela konflikto, krom se Usono retiros sian decidon, kiu detruas la bazon de paco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin