Ĝenerala impostredukto: al ĉinaj malgrandaj entreprenoj venas printempo

(GMT+08:00) 2019-01-18 20:19:26     Redaktoro:Xiong

En la komenco de la nova jaro la ĉina registaro lanĉis serion da novaj politikoj por aktivigi la merkatan vivecon kaj respondi al la premo de ekonomia malsupreniro. La politiko, kiu estis unue publikigita por la malgrandaj entreprenoj de Ĉinio, estas ĝenerale redukti imposton, kaj tiu bona rimedo daŭros dum tri jaroj. Ĝi estas rigardata kiel komenco de ĉiuj impostreduktaj politikoj de la jaro 2019 en Ĉinio, kaj danke al tio la ekonomio de Ĉinio espereble havigos al si gigantan forton de antaŭeniĝo.

La tielnomata "ĝenerala impostredukto" signifas, ke la plejparto de la ĉinaj entreprenoj ĝuos la bonon el la imposto malpliigita de la registaro. La aŭtoritatoj informis, ke la politiko praktikanta jam de la unua de januaro, ĝenerale redukti imposton por la malgrandaj entreprenoj, moderigas la limigojn de impostado. Tiuj malgrandaj entreprenoj, kies totala kapitalo ne atingas 50 milionojn da juanoj, kies personaro konsistas el malpli ol 300 homoj, kaj kies pagenda imposto estas sub 3 milionoj da juanoj, ĝuos tiun impostredukton. Laŭ tiu normo, 95-procentoj de la ĉinaj entreprenoj dividas tiun politikon impostreduktan.

Ne nur temas pri ĝenerala impostredukto, sed ĉi-foje la impostredukta proporcio ankaŭ estas granda kaj senprecedenca, ekzemple, entreprenoj, kies imposto estis pagenda je malpli ol miliono da juanoj, nun portas impostoŝarĝon nur je 5%, malkreskante je 20 procentopunktoj kompare kun la norma tarifo; kies imposto estis pagenda je 1 miliono ĝis 3 milionoj da juanoj, nun portas impostoŝarĝon nur je 10%, malkreskante je 15 procentopunktoj kompare kun la norma tarifo.

Ne nur en tio, kio ĉi-supre estis menciita, sed ankaŭ en tio, ke oni altigis la komencan punkton de impostado. Tio estas ege bona afero precipe por mikroentreprenoj, personaj entreprenoj kaj aliaj individuoj, kiuj sin vivtenas per etaj firmaoj. La nova impostpunkto difiniĝis je cent mil juanoj (antaŭe je tridek mil) en ĉiu monato.

Tiu ĉi grandmezure impostredukta agado por malgrandaj entreprenoj jam estas lanĉita. La ĉinaj malgrandaj entreprenoj jam komencis enpaŝi en la novan printempon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin