Ĉefministro Li: Ĉinio kapablas subteni ekonomian kreskon en racia amplekso

(GMT+08:00) 2019-01-18 13:24:59     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris ĵaŭde, ke Ĉinio kapablas subteni la ekonomian kreskon en racia amplekso, malgraŭ pli grandaj malfaciloj en la kuranta jaro, per novigado kaj plibonigo de makroreguligo.

Li, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn, kiam li prezidis simpozion por peti opiniojn kaj sugestojn pri projekto de la raporto pri registara laboro.

La simpozion ĉeestis gvidantoj de nekomunistaj partioj, la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, kaj reprezentantoj de eminentuloj sen partianeco. Han Zheng, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicĉefministro, ĉeestis la simpozion.

Li diris, ke Ĉinio jam lernis kiel konservi ekonomian kreskon en racia amplekso sen adopto de politikoj de forta stimulado, kiuj havas influon sur la tutan ekonomion. Per novigado kaj plibonigo en makroreguligo, la lando povos atingi relative altan nivelon de dungado kaj realigi daŭran kreskon de enspezo kaj plibonigon de la natura medio. Li aldonis, ke Ĉinio donos pli grandan atenton al ekscito de la vigleco de merkataj entoj per profundigo de reformo kaj pordmalfermo, plibonigo de la komerca medio kaj helpo al entreprenoj, precipe tiuj malgrandaj en redukto de ŝarĝoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin