Plej alta politika konsilisto alvokas pli fortajn klopodojn por laboro de unueca fronto

(GMT+08:00) 2019-01-19 13:15:25     Redaktoro:Yu

La plej alta politika konsilisto de Ĉinio Wang Yang emfazis la rolon de la unueca fronto en 2019, dirante, ke oficialuloj bezonas fortigi klopodojn por la peniga tasko "unuiĝi kun la popolo kaj kunigi ilian saĝecon".

Wang, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buro de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en kunveno de estroj de departementoj pri laboro de la unueca fronto en Pekino vendrede. Wang diris, ke estas senprecedencaj taskoj pri reformo, disvolvado kaj stabileco. Li instigis oficialulojn pri laboro de la unueca fronto efektivigi la decidojn kaj planojn de la Centra Komitato de la KPĈ pri la unuec-fronta laboro kaj kunigi la saĝecon kaj fortojn de ĉiuj rilataj laborantoj. Li alvokis firmigon de la harmoniaj rilatoj de egaleco, unuiĝo kaj reciproka helpo inter etnaj grupoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin