Almenaŭ 20 homoj mortigitaj en eksplodo de pipelino en Meksiko

(GMT+08:00) 2019-01-19 13:16:06     Redaktoro:Yu

Loka komunikilo raportis sabate, ke almenaŭ 20 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 50 aliaj vunditaj en eksplodo de pipelino en la meksika centra ŝtato Hidalgo.

La raporto citis paroladon de ŝtatestro de Hidalgo, ke rabistoj ŝtelis oleon de iu petrol-transporta instalaĵo en Hidalgo, kaj poste okazis eksplodo, kiu kaŭzis gravan perdon de vivoj. La raporto aldonis, ke estis multaj homoj surloke, kiam okazis la eksplodo, kaj multaj homoj estis grave vunditaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin