Xi urĝas novan kaj pli grandan progreson en kunordigita disvolvado de Pekino-Tianjin-Hebei

(GMT+08:00) 2019-01-19 15:48:37     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping urĝis pli da klopodoj por realigi novan kaj pli grandan progreson en la kunordigita disvolvado de la regiono Pekino-Tianjin-Hebei.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum inspekt-vojaĝo en la regiono de merkredo ĝis vendredo.

Dum la vojaĝo, Xi prezidis simpozion pri la kunordigita disvolvado de la regiono kaj faris gravan paroladon.

Vicĉefministro Han Zheng, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, akompanis Xi dum la vojaĝo en la nova regiono Xiongan en Hebei-provinco kaj Pekino kaj ĉeestis la simpozion.

Merkrede matene Xi vizitis la ekspozician centron de la urba planado de la nova regiono Xiongan kaj emfazis, ke la kreado de Xiongan estas strategio, kiu havos jarmilan gravecon. Ĉinio devas sin dediĉi plu al la nova evoluiga koncepto kaj persisti en altkvalita kresko dum konstruado de la nova regiono.

Dum vizito al la centro de registaraj servoj, Xi emfazis, ke evoluigo de la nova regiono Xiongan postulas komunajn klopodojn de granda nombro da entreprenoj. Li diris, "Ni bonvenigas ĉiujn kompaniojn, ĉu ili estas ŝtataj entreprenoj aŭ privataj kompanioj, lokaj firmaoj aŭ kompanioj de Pekino, ĉinaj entreprenoj aŭ fremdlandaj kompanioj, nur se ili konformas al la industria plano de la nova regiono."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin