Almenaŭ 66 homoj mortigitaj en eksplodo de pipelino en Meksiko

(GMT+08:00) 2019-01-20 11:23:26     Redaktoro:Pluveta

Omar Fayad, ŝtatestro de Hidalgo en Meksiko, diris sabate, ke la eksplodo de pipelino okazinta en la 18a de januaro jam kaŭzis morton de 66 homoj kaj vundiĝon de pli ol 70.  

Tiutage Omar diris en gazetera konferenco, ke kreskas la nombro de mortintoj kaj vunditoj. Multaj vunditaj popolanoj troviĝas en danĝera stato.

La meksika prezidento esprimis sinceran funebron al la viktimoj kaj diris, ke la savada laboro estas plej grava kaj la registaro laŭeble liveros helpon. Nun la homoj grave vunditaj jam estis transportitaj al la hospitalo en la ĉefurbo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin