Israelo kaj Ĉadio restarigis diplomatiajn rilatojn

(GMT+08:00) 2019-01-21 15:22:59     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe en Nĝameno, ĉadia prezidento Idriss Deby publikigis komunan deklaron kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu, oficiale anoncante, ke la du landoj renormaligis diplomatiajn rilatojn.

Tiutage en la komuna gazetara konferenco, Deby diris, ke krom renormaligo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, la du flankoj ankaŭ subskribis kelkajn kunlaborajn interkonsentojn. Netanyahu diris, ke la du landoj plifortigos kunlaboron en sekureco, agrikulturo, manĝaĵo, akvo, energio, sano kaj aliaj kampoj, kaj ĉiu-flanke kunlaboros por batali kontraŭ terorismo.

Netanyahu estas la unua israela ĉefministro, kiu vizitas Ĉadion. Li diris, ke lia vizito celas rekonstrui la dulandajn diplomatiajn rilatojn kaj estas historia.

Ĉadio kaj Israelo rompis diplomatiajn rilatojn en 1972. Lasta novembre, ĉadia prezidento Deby faris "glaciaĵ-rompan" viziton al Israelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin