Novaĵoj (Januaro 21)

(GMT+08:00) 2019-01-21 16:38:51     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21a de januaro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto sendis kondolencojn al meksika prezidento pro eksplodo de pipelino; ĉefministro Li serĉis opiniojn kaj sugestojn por projekto de raporto pri registara laboro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis kondolencan mesaĝon al sia meksika paralelulo Andres Manuel Lopez Obrador pro la letala eksplodo de pipelino, kiu mortigis almenaŭ 73 homojn.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke li afliktiĝis informiĝinte pri la eksplodo de pipelino en centra Meksiko, kiu rezultigis morton kaj vundiĝon de multaj homoj. En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj ankaŭ en sia propra nomo, Xi esprimis profundan kondolencon pro la viktimoj kaj simpation al iliaj familioj kaj la vunditoj.

Xi deziris rapidan resaniĝon al la vunditoj, kaj esprimis la pretecon de Ĉinio liveri necesan helpon.

Dimanĉe en Antananarivo, madagaskara prezidento Andry Rajoelina renkontiĝis kun He Wei, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping.

He, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, transdiris al Rajoelina varman gratulon kaj sinceran saluton de Xi. He diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Madagaskaro havas longan historion, kaj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Madagaskaro en 1972, la du flankoj ĉiam traktas unu la alian amike kaj egale. La ĉina flanko volas strilte labori kun la madagaskara flanko por kombini la privilegiajn kampojn de Madagaskaro por disvolvado kun la iniciato Zono kaj Vojo, profundigi politikan reciprokan fidon, vastigi pragmatan kunlaboron, kaj senĉese antaŭenigi la ĉina-madagaskaran ampleksan partnerecon de kunlaboro por pli granda disvolviĝo.

Rajoelina dankis Xi pro la ĉeesto de la speciala sendito al lia enoficiĝa ceremonio kaj diris, ke lia lando atribuas grandan gravecon al la tradicia amikeco inter la du landoj, dankas Ĉinion por ĝiaj valoraj subtenoj kaj helpoj dum longa periodo, aprezas la ideon de Xi pri konstruado de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro, kaj volas labori kun Ĉinio por profundigi kunlaboron, precipe tiun en la kampoj de elektroproviza kaj prienergia infrastruturo, agrikulturo, loĝdoma konstruo, edukado kaj medicina servo kaj antaŭenigi la duflankajn rilatojn por pli granda disvolviĝo.

Ĉefministro Li Keqiang diris, ke la registaro klopodos por trakti ŝlosilajn kaj malfacilajn problemojn strikte rilatajn al la bonfarto de la popolo kaj akcelado de harmonia disvolvado de ekonomio kaj socio.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn, kiam li prezidis simpozion vendrede, en kiu li konsultis reprezentantojn de la sektoroj de edukado, scienco kaj tekniko, kulturo, sano, kaj sportoj, kaj membroj de la publiko, pri projekto de la registara laborraporto.

Sep reprezentantoj el rilataj kampoj resumis atingojn en sia laboro kaj faris sugestojn pri plibonigoj de la projekto.

Vicĉefministro Han Zheng, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉeestis la simpozion.

Ĉefministro Li diris, ke por plenumi la laboron dum la jaro, la registaro bezonas dependi de la solidareco de la popolo kaj klopodos ellasi merkatan viglecon kaj rezisti al la malsuprenira premo de la ekonomio.

Demandoj en la paroladoj de la reprezentantoj inkluzivis superan edukadon, altkvalitan sciencan kaj teknologian novigadon, protektadon de urbaj kaj kamparaj pejzaĝoj, akceladon de sana disvolviĝo de filma kaj televida industrio per plibonigo de socia administrado kaj laŭleĝa regado, preventadon kaj regadon de kronikaj malsanoj de infanoj, vakcinan administradon, antaŭenigon de vintraj sportoj kaj kulturadon de talentuloj por revigligo de la kamparo.

La vojaĝa premperiodo de la Printempa Festo lunde komenciĝis, lasante la plej grandskalan sezonan migradon de homoj en Ĉinio por la familia rekuniĝo okaze de la plej grava tradicia festo de la lando.

La vojaĝa premperiodo komenciĝis je 15 tagoj antaŭ la Printempa Festo, aŭ la ĉina lunkalendara novjaro, kiu falas en la 5an de februaro de tiu ĉi jaro.

En la venontaj 40 tagoj, de la 21a de januaro ĝis la 1a de marto, estos proksimume 3 miliardoj da vojaĝoj per la transporta sistemo de Ĉinio, ĉar homoj hastas por familia rekuniĝo aŭ vojaĝo en la tuta lando.

Ĉinio malfermis 10 novajn fervojliniojn en la fino de 2018, tial la totala longo de rapidegaj fervojlinioj de la lando kalkuliĝis al 29 000 kilometroj.

Donitaĵoj, lunde publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo, montris, ke laŭ la unua kalkulado, la malneta enlanda produkto de Ĉinio en 2018 superis 90 duilionojn da juanoj, kreskante je 6,6% surbaze de la antaŭa jaro. Tiu ĉi rezulto superis la difinitan celon de 6,5%.

Usona prezidento Donald Trump sabate anoncis planon, kiu inkluzivas prokraston de rehejmenigo de partaj enmigrintoj, por eligi la intertraktadon kun demokratoj el la senelireja stato kaj fini la fermon de la federacia registaro. Sed demokratoj rifuzis lian planon.

Nancy Pelosi, demokrata prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj, sabate publikigis deklaron, dirante, ke la plano de Trump estas nur kolekto de rifuzitaj proponoj, kaj ĝi, ĉu unuopa aŭ kelkopa, estas neakceptebla kaj ne povas esti adoptita en la Ĉambro de Reprezentantoj.

Palestina oficialulo sabate kondamnis la israelan decidon pri fermo de la lernejoj funkciigataj de la Agentejo de UN pri Helpo kaj Konstruo por Palestinaj Rifuĝintoj ekde la komenco de 2020.

Adnan Husseini, palestina ministro pri jerusalemaj aferoj, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la israela decido estis farita por plenumi la rimedojn de la usona registaro, kiu celas la tutmondan agentejon kaj serĉas fini ĝiajn aktivecojn en Jerusalemo.

Husseini, ankaŭ membro de la plenuma komitato de la Palestina Liberiga Organizo, akuzis Israelon kaj Usonon pri la intenco forigi la du gravajn demandojn de Jerusalemo kaj la rifuĝintoj el la tablo de intertraktado.

Husseini diris, ke la palestina rajto pri reveno estas la baza leĝa kaj persona rajto, kaj ĝi neniam estos reduktita aŭ nuligita. Li aludis la antaŭajn debatojn en la israela registaro pri fermo de oficejoj de la Agentejo de UN pri Helpo kaj Konstruo por Palestinaj Rifuĝintoj en Orient-Jerusalemo.

Dimanĉe en Nĝameno, ĉadia prezidento Idriss Deby publikigis komunan deklaron kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu, oficiale anoncante, ke la du landoj renormaligis diplomatiajn rilatojn.

Netanyahu diris, ke la du landoj plifortigos kunlaboron en sekureco, agrikulturo, manĝaĵo, akvo, energio, sano kaj aliaj kampoj, kaj ĉiu-flanke kunlaboros por batali kontraŭ terorismo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin