Ĉefministro Li serĉis opiniojn kaj sugestojn por projekto de raporto pri registara laboro

(GMT+08:00) 2019-01-21 12:57:58     Redaktoro:Yu

Ĉefministro Li Keqiang diris, ke la registaro klopodos por trakti ŝlosilajn kaj malfacilajn problemojn strikte rilatajn al la bonfarto de la popolo kaj akcelado de harmonia disvolvado de ekonomio kaj socio.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn, kiam li prezidis simpozion vendrede, en kiu li konsultis reprezentantojn de la sektoroj de edukado, scienco kaj tekniko, kulturo, sano, kaj sportoj, kaj membroj de la publiko, pri projekto de la registara laborraporto.

Sep reprezentantoj el rilataj kampoj resumis atingojn en sia laboro kaj faris sugestojn pri plibonigoj de la projekto.

Vicĉefministro Han Zheng, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉeestis la simpozion.

Ĉefministro Li diris, ke por plenumi la laboron dum la jaro, la registaro bezonas dependi de la solidareco de la popolo kaj klopodos ellasi merkatan viglecon kaj rezisti al la malsuprenira premo de la ekonomio.

Demandoj en la paroladoj de la reprezentantoj inkluzivis superan edukadon, altkvalitan sciencan kaj teknologian novigadon, protektadon de urbaj kaj kamparaj pejzaĝoj, akceladon de sana disvolviĝo de filma kaj televida industrio per plibonigo de socia administrado kaj laŭleĝa regado, preventadon kaj regadon de kronikaj malsanoj de infanoj, vakcinan administradon, antaŭenigon de vintraj sportoj kaj kulturadon de talentuloj por revigligo de la kamparo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin