Xi urĝis preventi gravajn riskojn por certigi sanan ekonomion kaj socian stabilecon

(GMT+08:00) 2019-01-21 19:40:50     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping lunde urĝis altrangajn oficialulojn plifortigi sian kapablon preventi kaj forigi gravajn riskojn por certigi daŭran kaj sanan ekonomian disvolviĝon kaj socian stabilecon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum parolado en la malferma ceremonio de la stud-sesio en la Partia Lernejo de la Centra Komitato de la KPĈ, kiun ĉeestis altrangaj provincaj kaj ministraj oficialuloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin