La kvin lumpunktoj de la Pekina Hortikultura Ekspozicio

(GMT+08:00) 2019-01-22 08:53:53     Redaktoro:Li

Unue, cento da ĝardenoj kun malsamaj temoj aperos dum ĉifoja ekspozicio, ekzemple ĝardenoj de multaj landoj tra la mondo, de malsamaj provincoj kaj urboj en Ĉinio, de kompanioj, kaj specife kun fruktoj, legomoj kaj herboj, ktp. Ĉi tie la vizitantoj povos sperti ne nur fremdlandajn gustumojn, sed ankaŭ malsamajn plantojn el Ĉinio.

Due, grandioza kultura bankedo. Ĉifoja ekspozicio havas 2 500 aktivadojn, la vizitantoj ne nur povos vidi silentajn plantojn, belajn pejzaĝojn, sed ankaŭ povos pardopreni en koloraj aktivadoj.

Trie, legi plantan libron. 1 200 plantoj aperos en ĉifoja ekspozicio, ili estas la ĉefroloj de la ekspozicio. Plantoj estas ponto inter homaro kaj naturo.

Kvare, lerni naturan lecionon. Ĉifoja ekspozicio elmontros sloganon: Natura Unueco. Ni plantis 50 000 arbojn kaj 120 milojn da arbustoj. Ni ankaŭ reformis marĉejon por birdoj.

Kvine, speciala inteligenteca sperto. En ĉifoja ekspozicio, ni uzos la kvinan generacian teknologion de movebla telekomunikado por ke vizitantoj spertu teledistanan karaeadon, senpilotan veturigon de aŭto kaj aviadilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin