Xi alvokis konstrui ĉina-kamboĝan komunumon de komuna estonteco

(GMT+08:00) 2019-01-22 12:32:29     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun vizitanta kamboĝa ĉefministro Samdech Techo Hun Sen lunde en la ŝtata gastejo Diaoyutai en Pekino, alvokante komunajn klopodojn por konstruado de la komunumo de komuna estonteco kun strategia signifo inter Ĉinio kaj Kamboĝo.

Xi alte taksis la disvolviĝon de duflankaj rilatoj, dirante, ke la pasinta jaro markis la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. La duflanka kunlaboro pri la iniciato Zono kaj Vojo estigis pli kaj pli da praktikaj rezultoj, kaj la du flankoj subtenis striktan komunikadon kaj kunordigon en regionaj kaj internaciaj aferoj. Xi diris, ke ĉina-kamboĝaj rilatoj alfrontas novajn oportunojn de disvolvado. Ĉinio volas labori kun la kamboĝa flanko por konstrui la komunumon de komuna estonteco kun strategia signifo, pli klare difini prioritatojn de kunlaboro, desegni planon pri disvolvado de rilatoj kaj levi duflankajn rilatojn al nova alto. Li vokis la du landojn subteni altnivelajn interŝanĝojn, plifortigi la dividon de spertoj en regado, vastigi interŝanĝojn inter registaroj, inter leĝdonaj instancoj kaj inter politikaj partioj kaj sur la subnacia nivelo, kaj profundigi komunikadon kaj kunordigon en multflankaj mekanismoj, ekzemple la UN, Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kaj Lancang-Mekonga kunlaboro. Li ankaŭ alvokis pli striktan kunlaboron en kulturo, turismo, protekto kaj restaŭro de kulturaj heredaĵoj, junularaj interŝanĝoj, leĝobeigo kaj sekureco.

Hun Sen gratulis la ĉinan popolon pro la grandaj atingoj akiritaj dum la lastaj 40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke la kamboĝa flanko volas labori kune kun la ĉina flanko por antaŭenigi la iniciaton Zono kaj Vojo, plifortigi kunlaboron en la kampoj de popola vivteno, agrikulturo, komerco, investado, turismo kaj infrastrukturo, pliigi interpopolajn interŝanĝojn, intensigi kunlaboron en leĝobeigo kaj sekureco, striktigi komunikadon kaj kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj plu kompreni kaj subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj respektivaj gravaj zorgoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin