Pompeo telefone konversaciis kun japana kaj sud-korea ministroj pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2019-01-22 13:08:14     Redaktoro:Yu

La usona Ŝtata Departemento diris en deklaro, ke ŝtatsekretario Mike Pompeo dimanĉe telefone konversaciis kun japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono kaj sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj Kang Kyung-wha, kaj diskutis kun ili pri la demando de la Korea Duoninsulo.

Robert Palladino, vicproparolanto de la Ŝtata Departemento, diris, ke Pompeo diskutis kun Kono la usonan planon pri venonta kontakto kun la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR). Dum interparolado kun Kang, la du flanko informis unu la alian pri kontaktoj de Usono kaj Sud-Koreio kun la KDPR.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin