Theresa May: Britio traktados plu kun EU pri retiro

(GMT+08:00) 2019-01-22 13:24:46     Redaktoro:Yu

Brita ĉefministro Theresa May diris lunde, ke ŝi konsiliĝas kun iuj politikaj partioj de Britio pri la interkonsento vetoita de la parlamento antaŭ nelonge kaj traktados plu kun la Eŭropa Unio.

May diris en la malsupra ĉambro de la parlamento, ke ŝi konsiliĝas kun la Demokratia Unuiĝinta Partio de Nord-Irlando kaj aliaj partioj pri enhavoj koncernaj al la irlanda landlimo post la retiro de Britio el la EU. May emfazis, ke ŝi ne opinias, ke la propono pri prokrasto de la retiro akiros subtenon de la malsupra ĉambro, kaj nuligo de la retiro estas kontraŭdira al la rezulto de la referendumo de 2016.

La 15an de januaro, la malsupra ĉambro de la brita parlamento vetois la interkonsenton atingitan de la brita registaro kaj la EU. La Demokratia Unuiĝinta Partio de Nord-Irlando kaj aliaj partioj voĉdonis kontraŭ la interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin