Renkontiĝis ĉefministroj de Ĉinio kaj Kamboĝo

(GMT+08:00) 2019-01-23 14:48:51     Redaktoro:Shanshan

Marde posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun vizitanta kamboĝa ĉefministro Samdech Hun Sen.

Li diris, ke amikeco inter Ĉinio kaj Kamboĝo estas profunda, kaj la dulandaj rilatoj kaj kunlaboro jam akiris rimarkindan progreson. Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping havis amikan renkontiĝon kun Hun Sen. Ĉinio volas klopodi kun Kamboĝo kaj daŭre enigi movforton por profundigi la ampleksan strategian partnerecon surbaze de reciproka respekto, egala traktado kaj komuna gajno.

Hun Sen diris, ke Ĉinio estas intima kunlabora partnero de Kamboĝo. Kamboĝo gratulis la Ĉinan Popolan Respublikon pro la 70a datreveno, kaj estas fiera pri la grandaj atingoj de Ĉinio en la pasintaj 40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo. Kamboĝo dankas Ĉinion pro ĝia longtempa firma subteno kaj forta helpo, kaj volas firmigi amikecon kun Ĉinio, kaj profundigi kunlaboron en infrastrukturo, produktkapablo, ekonomio, komerco, agrikulturo, popola vivteno kaj aliaj, striktigi kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj antaŭenpuŝi la ampleksan strategian partnerecon por pli granda disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin