Ĉu franca-germana traktato vere povus reteni egoismajn fortojn?

(GMT+08:00) 2019-01-23 13:54:48     Redaktoro:Yu
Marde en la germana okcidenta urbo Aachen, franca prezidento Emmanuel Macron kaj germana ĉefministro Angela Merkel subskribis novan traktaton pri amikeco, nomatan Traktato de Aachen, kun la celo firmigi la pozicion de la du landoj kiel akso en la procezo de eŭropa integriĝo kaj fortigi kunordigon en ekonomio, diplomatio, sekureco kaj defendo.

La nova traktato estas rigardata kiel la letero de militprovoko kontraŭ fortoj de nacia egoismo kaj popolismo, kiuj disvastiĝas tra Eŭropo. Ĉu Francio kaj Germanio povus persisti pri la ideo de integriĝo kaj fari unu voĉon por rompi la eŭropan propran prioritaton? Tio dependos de tri ĉefaj faktoroj. La unua faktoro estas, ĉu la origina intenco de la du landoj estas firma? La Traktato de Aachen estas rigardata kiel la versio 2,0 de la Traktato de Elizeo. Same kiel antaŭe, la nova traktato estis proponita de Francio. Ambaŭ traktatoj celas protekti eŭropajn interesojn kaj pliigi la parolrajton de Eŭropo en internaciaj aferoj kaj pli aŭ malpli intencas reteni la influon de Usono. La dua faktoro estas, ĉu la cirkonstancoj helpus efektivigon de la traktato. La historio ne povas simple sin ripeti. En 1963, kiam la du landoj subskribis la Traktaton de Elizeo, Britio ankoraŭ ne aliĝis al la Eŭropa Komunumo, Francio kaj la tiama Federacia Germanio estis ĉefaj subtenantoj de eŭropa integriĝo kaj okupis absolute altan pozicion. Malgraŭ tia situacio, la parlamento de Federacia Germanio aldonis al la traktato enhavojn pri rilatoj kun Usono, kiam ĝi ratifis la traktaton. Sed nun la Traktato de Aachen alfrontas pli ampleksan situacion. La lasta faktoro estas, ĉu la nova traktato utilas la procezon de eŭropa integriĝo. Ĝi havas tre konkretajn enhavojn kaj tekstas, ke la du landoj ellaboros unuecajn planojn pri armado kaj militista trejnado kaj kunordigo de armila eksporto, kaj Francio subtenos Germanion esti konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN.

La Traktato de Aachen ne povas radikale reteni nacian egoismon kaj popolismon, tamen la du landoj intencas krei bonan atmosferon por la elekto de la Eŭropa Parlamento en majo, meze de severaj defioj kontraŭ la eŭropa integriĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin