Nacia renkontiĝo de Kuba Esperanto-Asocio

(GMT+08:00) 2019-01-23 09:53:07     Redaktoro:Pluveta

La 6-a Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo) 2019 kiel tradicie arigos la tutan kuban esperantistaron kaj kelkaj eksterlandaj gastoj. Ĉi jare ĝi okazos en la kampadejo Las Golondrinas en la municipo Contramaestre, Santiago de Kubo.

KERo estas ŝanco unika por renkontiĝi kun aliaj gesamideanoj, kiuj emas praktiki la lingvon kaj ellerni ĝin. Ĝuste ĉi tie vi havos la ŝancon renkontiĝi kun la riĉeco de nia naturo, kie vi povos ankaŭ esplori la Montoĉenon Maestra, la sekretojn de rivero Mogote kaj baniĝi en la freŝaj akvoj de baseno Las golondrinas (La hirundoj), kies nomo devenas de groto kie sezone nestas tiu birdo.

La programo enhavas plurajn samtempajn aranĝojn. Bv. trastudi ĝin! Surloke eble okazos etaj ŝanĝoj kaj/aŭ aldonoj.

Ĉiuvespere ni povos ĝui diversajn artajn kaj kulturajn programerojn (ĉe kiuj vi ankaŭ povas kunlabori) kiuj pliriĉigos nian sperton en la praktiko de la Internacia Lingvo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin