Novaĵoj (Januaro 24)

(GMT+08:00) 2019-01-24 16:55:10     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24-a de januaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Xi prezidis la 6an kunvenon de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo; Venezuelo anoncis rompi siajn diplomatiajn rilatojn kun Usono. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidis la sesan kunvenon de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo merkrede.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto, prezidanto de la Centra Milita Komisiono, kaj estro de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo, alvokis akiri decidajn rezultojn en reformoj en kernaj kampoj kaj ŝlosilaj ĉenoj antaŭ 2020. Li diris, ke la lando devas fari plu malfacilajn batalojn por certigi, ke ĉiu entrepreno estos sukcesa, kaj meti decidan fundamenton por plenumi la reformajn taskojn, kiujn difinis la tria plena sesio de la 18a Centra Komitato de la KPĈ.

La kunvenon ĉeestis ankaŭ Li Keqiang kaj Wang Huning, ambaŭ membroj de la Konstanta Komistato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestroj de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo.

Ĉina vicprezidanto Wang Qishan merkrede vokis al ĉiuj landoj labori kune por formi la tutmondan arkitekturon en la epoko de la kvara industria revolucio kun la vizio krei pli bonan estontecon por la homaro.

Dum parolado en la jarkunveno 2019 de la Monda Ekonomia Forumo, Wang diris, ke ĉiuj landoj devas respekti nacian suverenecon, sed ne serĉi teknologian hegemonion nek interveni en internajn aferojn de aliaj landoj. Li alvokis klopodojn por subteni multflankecon kaj kune konstrui sistemon de reguloj por teknologio kaj nova kadro de internacia kunlaboro, kiun karakterizas paco, sekureco, demokratio, travidebleco, inkluzivemo kaj reciproka profito, por ke ĉiuj homoj povu profiti de teknologia novigo. Li rimarkigis, ke novaj teknologioj alportas oportunojn kaj ankaŭ kreas riskojn kaj defiojn, kaj ĉiuj landoj bezonas konservi la sekurecon de la homaro, plibonigi politikan medion kaj akceli socian prosperon kaj stabilecon. Li diris, "Ni devas esplori la adopton de gravaj reguloj kaj normoj laŭgrade, kaj samtempe lasi ampleksan spacon por disvastigo kaj apliko de scienca malkovro kaj teknologia novigo." Wang ankaŭ vokis konsideri en ekvilibra maniero la interesojn de ĉiuj landoj, precipe tiujn de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj.

En internacia komunikado, unu el la plej gravaj embarasoj por ĉinoj estas nesufiĉa kompreno pri Ĉinio, kio eĉ estigas miskomprenon. Ankaŭ la ekstera mondo, precipe la okcidentaj landoj, estas scivolema pri la disvolviĝo kaj politiko de Ĉinio, tamen Ĉinio estas malfacile komprenebla por ili. Ĉina vicprezidanto Wang Qishan diris dum parolado en la jarkunveno 2019 de la Monda Ekonomia Forumo, ke historia, kultura kaj filozofia pensado estas la ŝlosilo al kompreno de Ĉinio.

Eksa gvidanto de Ĉinio Deng Xiaoping diris, ke evoluado estas la absoluta principo. Ĉina prezidanto Xi Jinping diris kelkfoje, ke disvolvado estas ĉiama temo de la homa socio kaj ankaŭ la fundamento kaj ŝlosilo por solvado de ĉiuj demandoj de Ĉinio. Ĉinio ĉiam emfazas ekonomian disvolvadon por plibonigi popolan vivtenon, kaj surbaze de tiu ĉi ideo formiĝis serio da praktikaj kaj flekseblaj politikoj pri ekonomia kaj socia disvolvado, kio forte akcelis ŝanĝiĝojn kaj disvolviĝon de la ĉina socio. En 1978, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kalkuliĝis al malpli ol 150 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj tiu ĉi nombro atingis 13,6 duilionojn da usonaj dolaroj en la lasta jaro. Tiu ĉi grandega ŝanĝiĝo okazis sendube pro multaj faktoroj, sed la ideo de ŝtata regado kun popolo kiel la centro en la tradicia kulturo ludis tre gravan rolon.

La ĉina vicprezidanto diris en la prelego, ke Ĉinio suriris ĝustan vojon, kiu konformas al la naciaj kondiĉoj kaj adaptiĝas al la postulo de la epoko, kaj klopodos plu por plibonigi kaj disvolvi socialismon kun la ĉina trajto.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris merkrede, ke la usona plano pri ekstradicio de Meng Wanzhou, financa ĉefdirektoro de la ĉina firmao Huawei, el Kanado esence tuŝas la usonan leĝprojekton pri sankcioj kontraŭ Irano. Efektivigo de unuflankaj sankcioj kontraŭ Irano ekster la kadro de la Sekureca Konsilio de UN ne konformas al internacia leĝo kaj estas oponata de la tuta mondo, inkluzive de usonaj aliancanoj.

Laŭ raporto, Usono jam informis al Kanado, ke ĝi formale petos Kanadon ekstradicii Meng. Pri tio, Hua reasertis la starpunkton de Ĉinio, dirante, ke Ĉinio ĉiam oponas efektivigon de unuflankaj sankcioj kontraŭ Irano ekster la kadro de la Sekureca Konsilio. Tiaj sankcioj ne konformas al internacia leĝo kaj estas oponataj de la tuta mondo, inkluzive de usonaj aliancanoj. Ankaŭ Kanado esprimis oponon kontraŭ tiaj sankcioj.

Ŝi akcentis, ke la konduto de Usono radikale ne konformas al internacia leĝo nek havas justecon, kaj tia ago esence estas teknologia tiraneco.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro anoncis merkrede, ke Venezuelo oficiale rompis siajn diplomatiajn rilatojn kun Usono.

Maduro faris la anoncon en mitingo apud la prezidentejo. Li diris, ke la venezuela registaro decidis rompi la diplomatiajn kaj politikajn rilatojn kun Usono pro la usona instigo al puĉo en la lando, kaj ke li jam subskribis dokumenton, postulante, ke ĉiuj diplomatiaj personoj de la usona ambasadorejo en Venezuelo foriri el la lando en 72 horoj. Li aldonis, ke tre neprundenta estas la konduto de usona prezidento Donald Trump, kiu subtenas Juan Guaido, opoziciulon kaj parlamentan prezidanton esti "provizora prezidento" de Venezuelo.

Tiutage, Guaido dekaris sin "provizora prezidento" de la lando en kunveno de subtenantoj de la opozicio. Poste Trump publikigis deklaron, agnoskante la "provizoran prezidentecon" de Guaido. Trump diris, ke Usono plu premos Venezuelon per ekonomiaj kaj diplomatiaj rimedoj. Responde al tio, la venezuela registaro diris, ke laŭ la decido de la plej supera juĝejo de la lando, ekde januaro de 2016 la venezuela parlamento estas en kontraŭleĝa stato, tial postenoj kaj agoj de la parlamentaj gvidantoj estas nevalidaj.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis ĵaŭde, ke Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), instrukciis oficialulojn fari bonan teknikan preparon por la dua pintkunveno inter la KDPR kaj Usono.

Kim renkontiĝis kun delegacio por la lastatempa altnivela intertraktado inter la KDPR kaj Usono sub la gvidado de Kim Yong Chol, vicprezidanto de la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio, kaj informiĝis pri la rezultoj kaj detaloj de la vizito al Vaŝingtono.

La raporto diris, ke Kim esprimis kontenton pri la rezultoj de la intertraktado kaj metis taskojn kaj orientiĝon por bona teknika preparo por la dua pintkunveno inter la KDPR kaj Usono.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin