Ĉinio kaj Francio volas daŭre akceli duflankajn rilatojn

(GMT+08:00) 2019-01-25 14:34:52     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde en Parizo, vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke Ĉinio kaj Francio volas senĉese akceli la ĉina-francan ampleksan strategian partnerecon.

Wang faris la rimarkojn en kunveno kun Philippe Etienne, diplomatia konsilisto de franca prezidento por la 18a konsiliĝo de la kunordigantoj pri la Ĉina-Franca Strategia Dialogo. Wang diris, ke ĉi tiu jaro markas la 55an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj, kaj Ĉinio kaj Francio esperas preni tion kiel oportunon por profundigi duflankajn rilatojn. Ambaŭ flankoj devas plene elvolvi la rolon de la ĉina-franca strategia dialogo, akceli la ĝisdatigon de la ĉina-franca pragmata kunlaboro, kaj serĉi pli da komunaj interesoj sub la principoj de justeco, malfermo, reciproka profito kaj kungajnaj rezultoj. Wang diris, ke dudirektaj komerco kaj investado devas esti plifortigitaj inter Ĉinio kaj Francio, kaj ke Ĉinio bonvenigas Francion aktive partopreni plu en la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kaj volas importi pli da bonkvalitaj francaj produktoj laŭ merkataj bezonoj. Li ankaŭ emfazis la pretecon de Ĉinio plifortigi komunikadon kun Francio en la kadro de la UN, G20 kaj la Monda Organizo pri Komerco kaj kune protekti multflankecon kaj multflankan komercan sistemon por la disvolvado de tutmondiĝo en pli ekvilibra kaj inkluziva maniero.

Etienne diris, ke li havis fruktodonajn diskutojn kun Wang dum la 18a konsiliĝo de la kunordigantoj pri la Ĉina-Franca Strategia Dialogo, kaj ke Francio volas fari komunajn klopodojn kun Ĉinio por plifortigi duflankan ampleksan strategian partnerecon per mekanismo kiel ekzemple la strategia dialogo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin