Ĉinio firme profundigos reformon kaj pordmalfermon

(GMT+08:00) 2019-01-25 18:53:51     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris tonikan prelegon en la jarkunveno 2017 de la Monda Ekonomia Forumo en Davos, Svisio, akcentante, ke ĉiuj landoj devas firme antaŭenigi tutmondiĝon. Du jarojn poste en Davos refoje aŭdiĝis la voĉo de Ĉinio por kontribuo al la tutmondiĝo 4,0.

Ĉina vicprezidanto Wang Qishan diris en la jarkunveno 2019, ke la ekonomia tutmondiĝo estas neevitebla tendenco de historia disvolvado, kaj oni devas preskribi specifan medikamenton por trakti demandojn aperintajn dum la ekonomia tutmondiĝo, kaj la elekto de Ĉinio estas bone plenumi siajn laborojn, preni evoluigon kiel la plej gravan taskon, profundigi ĝeneralan reformon kaj antaŭenigi ĉiuflankan malfermon. Liaj rimarkoj venis en la rekta linio de la parolado de Xi kaj reflektis akran prudenton kaj viglan reagon de Ĉinio al la ŝanĝiĝema internacia situacio.

La spertoj de Ĉinio estas lernindaj. Post la reformo kaj pordmalfermo dum 40 jaroj, Ĉinio fariĝis la dua plej granda ekonomio kaj la plej granda lando de fabrikado kaj vareksporto en la mondo, kio akcelis disvolvadon de internacia komerco kaj eksterlanda investado kaj liveris al diversaj landoj pli grandan merkaton.

Nun leviĝas barieroj de internacia komerco kaj investado kaj disvastiĝas unuflankeco, protektismo kaj popolismo. Kiel Ĉinio brakumos la tutmondiĝon 4,0? La sola solvo estas efektivigi pli intensan reformon kaj pli altnivelan malfermon. Tio estas la elekto kaj promeso de Ĉinio kaj ankaŭ ĝia atendo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin