Prezidanto Xi gratulas al malfermo de Ĉina-Laosa Turisma Jaro

(GMT+08:00) 2019-01-26 12:47:16     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la malfermo de la Ĉina-Laosa Turisma Jaro 2019 en Vjentjano vendrede, esprimante sian esperon profundigi komprenon kaj amikecon inter la du popoloj.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Laoso ĝuas reciprokan politikan subtenon, ampleksan ekonomian kunlaboron kaj senĉesan profundigon de la tradicia amikeco, kaj ke Ĉinio rigardas Laoson kiel bonan najbaron, amikon, kamaradon kaj partneron. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun la laosa flanko por kunordigi evoluigajn strategiojn, plifortigi kunlaboron en la konstruado de la Zono kaj Vojo kaj antaŭenigi la ĉina-laosan ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro por akiri novajn fruktojn. Xi aldonis, ke li esperas, ke la du landoj kaptos la oportunon de la turisma jaro por vastigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn, kaj firmigi la publikan kaj socian bazon por konstruado de la ĉina-laosa komunumo de komuna estonteco.

La interkonsento pri okazigo de la Ĉina-Laosa Turisma Jaro estis atingita dum la interparolado inter Xi kaj vizitanta laosa prezidento Bounnhang Vorachit en Pekino en majo de 2018.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin