Xi salutis tutlandajn ĵurnalistojn antaŭ Printempa Festo

(GMT+08:00) 2019-01-26 13:08:19     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping vendrede esprimis sian saluton al la tutlandaj ĵurnalistoj antaŭ la Printempa Festo, la ĉina lunkalendara novjaro, kaj akcentis integran disvolvadon de komunikiloj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en sesio de grupa studo de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, kiu fokusiĝis pri la tutmediata epoko kaj integra disvolvado de komunikiloj.

La sesio okazis en la nova komunikila domego de la Popola Ĵurnalo, la oficiala ĵurnalo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin