Fermiĝis jarkunveno 2019 de Monda Ekonomia Forumo

(GMT+08:00) 2019-01-26 13:57:06     Redaktoro:Yu

Vendrede en Davos, Svisio, fermiĝis la jarkunveno 2019 de la Monda Ekonomia Forumo. Borge Brende, ĝenerala direktoro de la Monda Ekonomia Forumo, diris en la ferma ceremonio, ke la jarkunveno atingis grandan sukceson kun sugestoj proponitaj en multaj sektoroj kaj promesoj pri plibonigo de la monda stato.

Brende diris, ke tre grave estas forĝi tutmondan arkitekturon adaptiĝan al diversaj defioj, kaj la celo povas esti atingita nur per la kolektiĝo de ĉiuj koncernatoj, kiun la Monda Ekonomia Forumo povas realigi. Li aldonis, ke la Monda Ekonomia Forumo plu ludos sian rolon kiel la platformo de kunlaboro inter ĉiuj koncernatoj por trakti sennombrajn kompleksajn defiojn alportitajn de la kvara industria revolucio kaj profitigi ĉiujn popolojn de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin