Novaĵoj (Januaro 28)

(GMT+08:00) 2019-01-28 16:01:25     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de januaro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina kaj franca ministroj pri eksterlandaj aferoj diskutis pri duflankaj rilatoj; usona senato vetois du leĝprojektojn. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde en Parizo, vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian pri duflankaj rilatoj.

Wang estas en Parizo por la 18a konsiliĝo de la kunordigantoj por la Ĉina-Franca Strategia Dialogo.

Dum la renkontiĝo, Wang diris, ke la strategia partnereco inter Ĉinio kaj Francio havas la karakterizon de reciproka kompreno kaj reciproka subteno, kaj la strategia kunlaboro de la du landoj pri gravaj aferoj, kiel ekzemple la iniciato Zono kaj Vojo kaj klimatŝanĝiĝo plene reflektas la altan nivelon de la duflankaj rilatoj. Li diris, ke Ĉinio volas plifortigi kunordigon kun Francio pri plibonigo de tutmonda regado por pli bone protekti multflankecon bazitan sur reguloj kaj konservi la internacian sistemon kun UN kiel la kerno. Li alvokis la du landojn subteni altnivelajn interŝanĝojn kaj vastigi kunlaboron en edukado, kulturo, arto, turismo kaj personara interŝanĝo.

Le Drian diris, ke Francio atribuas grandan gravecon al la franca-ĉinaj rilatoj kaj volas labori kune kun Ĉinio por plani altnivelajn interŝanĝojn en la venonta etapo, profundigi praktikan kunlaboron en diversaj sektoroj, plifortigi personaran interŝanĝon kaj subteni komunikadon kaj kunordigon pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, kiel ekzemple klimatŝanĝiĝo, reformo de internacia sistemo kaj tutmonda regado por protekti multflankecon.

La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj ĵaŭde diris, ke Ĉinio kaj Francio volas senĉese akceli la ĉina-francan ampleksan strategian partnerecon.

Wang faris la rimarkojn en kunveno kun Philippe Etienne, diplomatia konsilisto de franca prezidento por la 18a konsiliĝo de la kunordigantoj pri la Ĉina-Franca Strategia Dialogo. Wang diris, ke ĉi tiu jaro markas la 55an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj, kaj Ĉinio kaj Francio esperas preni tion kiel oportunon por profundigi duflankajn rilatojn. Ambaŭ flankoj devas plene elvolvi la rolon de la ĉina-franca strategia dialogo, akceli la ĝisdatigon de la ĉina-franca pragmata kunlaboro, kaj serĉi pli da komunaj interesoj sub la principoj de justeco, malfermo, reciproka profito kaj kungajnaj rezultoj. Wang diris, ke dudirektaj komerco kaj investado devas esti plifortigitaj inter Ĉinio kaj Francio, kaj ke Ĉinio bonvenigas Francion aktive partopreni plu en la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kaj volas importi pli da bonkvalitaj francaj produktoj laŭ merkataj bezonoj. Li ankaŭ emfazis la pretecon de Ĉinio plifortigi komunikadon kun Francio en la kadro de UN, la G20 kaj la Monda Organizo pri Komerco kaj kune protekti multflankecon kaj multflankan komercan sistemon por la disvolvado de tutmondiĝo en pli ekvilibra kaj inkluziva maniero.

Etienne diris, ke li havis fruktodonajn diskutojn kun Wang dum la 18a konsiliĝo de la kunordigantoj pri la Ĉina-Franca Strategia Dialogo, kaj ke Francio volas fari komunajn klopodojn kun Ĉinio por plifortigi duflankan ampleksan strategian partnerecon per mekanismoj kiel ekzemple la strategia dialogo.

La ĉina Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke la komerca kvanto inter Ĉinio kaj landoj laŭlonge de la Iniciato Zono kaj Vojo kalkuliĝis al 1 300 miliardoj da usonaj dolaroj en la lasta jaro. Tio signifas, ke la kvanto kreskis per 16,3% kompare kun la antaŭa jaro, kaj tiu kresko estis pli rapida je 3,7% ol la komerca kresko de Ĉinio en 2018.

Ĉinio eksportis varojn kun la valoro de 704,73 miliardoj da dolaroj al landoj laŭ la Zono kaj Vojo en la lasta jaro, je ĉirkaŭ 10,9% pli ol la antaŭa jaro, dum la importado de varoj el tiuj landoj kalkuliĝis al 563,07 miliardoj da usonaj dolaroj, kreskante per 23,9% kompare kun la antaŭa jaro.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris ĵaŭde, ke Ĉinio subtenas klopodojn de la venezuela registaro por protekto de suvereneco, sendependeco kaj stabileco de la lando, oponas intervenon de eksteraj fortoj en la internajn aferojn de Venezuelo, kaj esperas, ke la internacia komunumo kreu favorajn kondiĉojn por tio.

Estas raporto, ke prezidanto de la Nacia Asembleo Juan Guaido merkrede deklaris sin "provizora prezidento" de Venezuelo, kio akiris agnoskon de Usono, Brazilo kaj aliaj landoj. Poste, venezuela prezidento Nicolas Maduro anoncis rompi diplomatiajn rilatojn kun Usono.

Hua diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio rimarkis, ke ĉiuj flankoj firme oponas militan intervenon en Venezuelo. Ŝi aldonis, ke stabileco kaj disvolvado de Venezuelo konformas al interesoj de ĉiuj flankoj, kaj ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj flankoj agos favore al stabileco de Venezuelo.

La Senato de la usona Kongreso ĵaŭde malakceptis du leĝprojektojn, kiuj celas fini la fermon de la registaro. La fermo de iuj departementoj de la federacia registaro eniris la 34an tagon, tamen restis grava malkonsento inter la Respublika Partio kaj la Demokrata Partio, kaj estis neniu klara vojo el la senelirejo.

Unu el la du leĝprojektoj gajnis subtenon de la Respublika Partio, kaj laŭ la postulo de prezidento Donald Trump, 5,7 miliardoj da usonaj dolaroj estos asignitaj por konstruado de la usona-meksika landlima muro; estos longigita la limtempo por rehejmenigo de kontraŭleĝaj enmigrintoj, kiuj atingis Usonon en la infanaĝo; la federacia registaro estos denove malfermita ĝis la 30a de septembro. La alia leĝprojekto, proponita de la Demokrata Partio, ne inkluzivas la enhavon de landlima muro, sed permesas doni portempan monasignon por remalfermi la federacian registaron kaj subteni ĝian funkciadon ĝis la 8a de februaro, kaj tiel la du partioj havos pli da tempo por konsiliĝo. Ambaŭ leĝprojektoj bezonas almenaŭ 60 voĉojn por adopto de la senato.

La Respublika Partio havas 53 sidlokojn, kaj la Demokrata Partio 47 sidlokojn en la senato. La leĝprojekto proponita de la Respublika Partio gajnis 50 voĉojn tiutage en la voĉdono, dum la leĝprojekto de la Demokrata Partio akiris 52 voĉojn.

La usona Departemento de Financo anoncis ĵaŭde, ke Usono enkondukis sankciojn kontraŭ du milicoj subtenataj de Irano kaj aktivantaj en Sirio kaj du aviadaj entoj ligitaj kun la irana flugkompanio Mahan.

La departemento akuzis, ke la batalistoj de la du milicoj, plejparte afganaj kaj pakistanaj rifuĝintoj kaj enmigrintoj loĝantaj en Irano, estas varbitaj de la Islama Revolucia Gvardio de Irano.

La departemento celis ankaŭ la flugkompanion Qeshm Fars kaj la kompanion Aviada Vojaĝo en Armenio. Usono kredas, ke la du entoj estas strikte ligitaj kun la irana flugkompanio Mahan, kiu subtenas la trupon Quds de la Islama Revolucia Gvardio kaj ĝiaj prokurantoj en Sirio per transportado de personaro kaj armiloj.

Laŭ la deklaro, ĉiuj posedaĵoj kaj proprietaj profitoj de ĉi tiuj entoj en Usono estas frostigitaj, kaj usonanoj ĝenerale estas malpermesitaj al transakcioj kun ili.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin