Ĉinio kaj aliaj 76 membroj de MOK lanĉos intertraktadon pri elektronika komerco

(GMT+08:00) 2019-01-28 19:09:08     Redaktoro:Xiong

Koncerne tion, ke Ĉinio kaj aliaj 76 membroj de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) lanĉos intertraktadon pri elektronika komerco, en la gazetara konferenco de la 28a de januaro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke tio ellasas eksplicitan signalon al la ekstero.

En la 25a de januaro Ĉinio kaj aliaj 76 membroj de MOK, en la neoficiala ministronivela kunveno pri eletronika komerco en Davos, subskribis komunan deklaron, konfirmante lanĉi intertraktadon pri elektronika komerco. Respondante al tiu afero Geng Shuang diris:

"Tio ellasas eksplicitan signalon, tio estas, ke la plimulto de la membroj de MOK persistas en plurflankismo, strebas protekti la plurflankan komercan sistemon kun la regularo kiel bazo kaj la MOK kiel kerno, kaj esperas, ke la plurflanka komerca sistemo daŭre ludu aktivan rolon en la kreskigo de la internacia komerco kaj la antaŭenigo de la monda ekonomio. Ĉinio estas grava membro de MOK kaj neŝancela defendanto de la plurflanka komerca sistemo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin