Ĉinio forte kondamnas la violentan atakon en Filipinoj

(GMT+08:00) 2019-01-28 20:40:17     Redaktoro:Xiong

En preĝejo en la provinco Sulu, Filipinoj, okazis ĉeneksplodoj. Por tio, en la gazetara konferenco de la 28a de januaro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio forte kondamnas la violentan atakon cele al civiluloj, kiu okazis en la provinco Sulu, Filipinoj, kaj esprimas profundan funebron al la viktimoj kaj sinceran simpation al la vunditoj kaj la familioj de la mortintoj.

Li diris, ke Ĉinio kontraŭstaras ĉiaforman terorismon kaj volas, kune kun la internacia komunumo, i.a. kun Filipinoj, respondi al minacoj kaj defioj de teroristoj kaj protekti la pacon kaj stabilecon internaciskale kaj regione.

La surpriza atako okazis dufoje en katolika preĝejo la 27an de januaro, kaj en la evento mortis almenaŭ 20 homoj kaj vundiĝis 81. La organizaĵo "Islama Ŝtato" deklaris sin respondeca pri la atenco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin