Rusa aerdefenda sistemo en Sirio paffaligis tri "malamikajn celojn"

(GMT+08:00) 2019-01-28 11:07:50     Redaktoro:Yu

Komunikilo de la siria armeo raportis, ke la aerdefenda sistemo de la rusa aerbazo Hmeymim en Sirio dimanĉe paffaligis tri "malamikajn celojn" en la ĉielo super la sudokcidenta provinco Latakia.

La raporto diirs, ke la aerdefenda sistemo de la rusa aerbazo Hmeymim paffaligis tri "malamikajn celojn" tiutage en la ĉielo super la regiono Jableh en la provinco. La raporto ne publikigis detalojn de la faligitaj celoj.

Laŭ la Observejo de Homaj Rajtoj en Sirio, kies stabejo troviĝas en Londono, la aerdefenda sistemo de la rusa aerbazo Hmeymim interkaptis neidentigitajn objektojn, kaj aŭdiĝis eksplodo el la ĉielo super la regiono Jableh.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin