Ĉinio akcelos pli altnivelan malfermon per reformo de reguloj kaj institucioj

(GMT+08:00) 2019-01-28 16:07:35     Redaktoro:Yu

Lastatempe en la jarkunveno 2019 de la Monda Ekonomia Forumo, Ĉinio refoje esprimis sian volon akceli ĉiuflankan pordmalfermon al la mondo. Antaŭ unu monato, la centra kunveno pri ekonomia laboro postulis turni la malfermon de varoj kaj fluado de faktoroj al reguloj kaj institucioj. Tio signifas, ke la pordmalfermo de Ĉinio eniros la novan periodon.

En la pasintaj 40 jaroj de la reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio altiris internaciajn faktorojn de produktado per laborfortoj, tero, merkata spaco kaj aliaj avantaĝoj kaj tiel realigis enlandan industrigon kaj grandan disvolviĝon de urbanizado. Nun la ĉina ekonomio turnas sin de la rapida kresko al bonkvalita disvolvado, kaj pro la reekvilibrigo de enlanda kaj eksterlanda ekonomiaj strukturoj, jam ne estas plu la tradicia dinamika mekanismo dependa de la enfluado de eksteraj faktoroj. Por realigi pli altnivelan malfermon, Ĉinio devas ellabori samajn regulojn kaj instituciojn kaj ebligi interlaboron kaj interagadon inter malsamaj ekonomiaj resursoj de la enlanda kaj eksterlanda merkatoj. Evidente, tia konstitucia malfermo kaj integriĝo estas la grava bazo kaj premiso por pli grandaj malfermo kaj disvolvado.

Nun, institucia malfermo kaj internacia kunlaboro estas grava tendenco por plua ekonomia malfermo de Ĉinio, ĉar institucia malfermo helpas redukti instituciajn kostojn de komerco sub la merkata mekanismo kaj realigi interlaboron kaj interagadon inter malsamaj ekonomiaj resursoj de la enlanda kaj eksterlanda merkatoj.

Krom la institucia malfermo, Ĉinio komencis epsloron kaj novigadon ankaŭ en plibonigo de komerca medio kaj klopodas integri siajn regulojn kun ĉefaj internaciaj reguloj. Ekzemple, laŭ indicoj de komerca medio, publikigitaj de la Monda Banko, Ŝanhajo laŭcele reformis siajn rilatajn politikojn kaj instituciojn en la lasta jaro. Laŭ la listo publikigita en la fino de 2018, la pozicio de Ĉinio laŭ komerca medio en la mondo altiĝis je 32 lokoj kompare kun la antaŭa jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin