Pekina Monda Hortikultura Ekspozicio prezentas tri trajtojn

(GMT+08:00) 2019-01-29 10:39:22     Redaktoro:Selena

Ĉina Pavilono

La Pekina Monda Hortikultura Ekspozicio okazos de la 29a de aprilo ĝis la 7a de oktobro, daŭranta je 162 tagoj. La nombro de vizitantoj prognozite kalkuliĝas al 16 milionoj da homfojoj. La ekspozicio prezentas tri trajtojn.

Unue, la nombro de partoprenantaj landoj estas granda. Nun 110 landoj kaj internaciaj organizoj skribe konfirmis partoprenon en la ekspozicio, cetere ankaŭ troviĝas pli ol 120 neoficialaj partoprenantoj. Tio estas rekordo de plej multaj landoj kaj internaciaj organizoj partoprenantaj en la ekspozicio en la historio.

Due, kulturaj aktivecoj estas multaj. Dum la ekspozicio, estos aranĝitaj pli ol 2500 kulturaj aktivecoj, inkluzive de 180-foja parado de ornamitaj veturiloj, ĉeftemaj forumoj kaj kulturaj interŝanĝoj.

Trie, prezentoj estas multaj. Dum la ekspozocio, troviĝos ĝardenoj de floroj, fruktplantoj, legomoj kaj herboj por prezenti la hortikulturon; cetere 5G (la kvina-generacia informadika teknologio) estos utiligata por bone prezenti ĉirilatan enhavon. La ekspozocio celas eksponi distingajn hortikulturojn de diversaj lokoj de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin