Novaĵoj (Januaro 29)

(GMT+08:00) 2019-01-29 15:19:00     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia marda elsendo. Estas la 29a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi esprimis saluton de la Printempa Festo al nekomunistaj partioj kaj eksterpartiaj eminentuloj; ĉina vicĉefministro atingis Vaŝingtonon por ekonomia kaj komerca konsiliĝo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis kunvenon kaj esprimis salutojn de la Printempa Festivalo al gvidantoj el nekomunistaj partioj kaj la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco kaj eksterpartiaj eminentuloj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis sian esperon, ke ili faros novajn kaj pli grandajn kontribuojn al la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Altrangaj oficialuloj Wang Yang kaj Han Zheng ĉeestis la kunvenon. Gao Yunlong, prezidanto de la la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, faris paroladon en la kunveno nome de la centraj komitatoj de nekomunistaj partioj, la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco kaj eksterpartiaj eminentuloj.

Xi diris, ke Ĉinio subtenis sian ekonomian kreskon en racia amplekso dum la pasinta jaro, kaj ke instituciaj reformoj de la partio kaj la ŝtato estis amplekse antaŭenigitaj kune kun aliaj reformoj, kaj la nivelo de pordmalfermo de Ĉinio senĉese altiĝis. Li diris, ke 2018 estis la unua jaro de post la elektiĝo de novaj estroj de nekomunistaj partioj kaj la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco. La centraj komitatoj de nekomunistaj partioj, la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco kaj eksterpartiaj eminentuloj aktive proponis konsilojn kaj sugestojn kaj liveris gravajn referencojn por scienca decido kaj efika politika plenumo de la Centra Komitato de la KPĈ. En la nomo de la Centra Komitato de la KPĈ, Xi esprimis dankon pro ilia laboro, inkluzive de ilia aktiva rolo en redukto de malriĉeco. Li alvokis nekomunistajn partiojn, la Ĉinan Federacion de Industrio kaj Komerco kaj eksterpartiajn eminentulojn unuiĝi kun la popolo en la akcelado de reformo kaj disvolvado, strikte sekvi la politikojn kaj decidojn faritajn de la Centra Komitato de la KPĈ kaj plene elvolvi siajn kompetentecon kaj saĝecon.

Ĉina vicĉefministro Liu He atingis Vaŝingtonon lunde posttagmeze por la venonta altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo kun Usono.

Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko de la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, gvidas delegacion kun membroj el gravaj ekonomiaj sektoroj de la ĉina registaro.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun Faysal Hassan Ibrahim Ali, sendito de sudana prezidento lunde en Pekino.

Faysal informis Wang pri la situacio en Sudano, dirante, ke la situacio estas tute sub la regado, kaj la popola vivteno renormaliĝis. Li aldonis, ke la sudana flanko dankas Ĉinion pro ĝia helpo al Sudano en konservado de naciaj paco kaj stabileco kaj akcelado de ekonomia disvolvado.

Wang diris, ke kiel strategiaj partneroj, Ĉinio kaj Sudano ĉiam komprenas kaj subtenas unu la alian, kaj Ĉinio firme subtenos plu Sudanon sekvi la disvolvan vojon taŭgan al ĝiaj naciaj kondiĉoj, konservi socian stabilecon kaj rezolute oponi intervenon de eksteraj fortoj en internajn aferojn de Sudano. Wang aldonis, ke Ĉinio volas plu liveri subtenon kaj helpon al Sudano laŭ sia kapablo.

Marde frumatene laŭ pekina tempo, la usona Justica Ministerio anoncis akuzojn kontraŭ Huawei, ĝia filio kaj ĝia direkcia vicprezidanto kaj financa ĉefdirektoro Meng Wanzhou, kaj diris, ke ĝi formale petos Kanadon ekstradicii Meng.

Responde al ĉi-rilata demando, Geng diris, ke Ĉinio tre zorgas pri la proceso de la usona flanko kontraŭ Meng, kaj ke la ĉina registaro ĉiam konsilas al ĉinaj kompanioj konduki ekonomian kunlaboron kun fremdaj landoj surbaze de respekto al leĝoj kaj reguloj kaj petis ĉiujn landojn liveri justan, senpartian kaj nediskriminacian medion por normala funkciado de ĉinaj kompanioj.

Geng aldonis, ke la ĉina flanko jam kelkfoje manifestis sian pozicion pri la kazo de Meng. Usono kaj Kanado misuzis sian duflankan traktaton de ekstradicio kaj senmotive aplikis truddevigajn rimedojn kontraŭ ĉina civitano, kio estis serioza atenco kontraŭ la legitimaj rajtoj kaj interesoj de ĉina civitano.

Usono lunde anoncis enkonduki sankciojn kontraŭ ŝtatposeda petrol-firmao de Venezuelo.

Usona konsilisto pri nacia sekureco John Bolton diris al raportistoj en gazetara konferenco en la Blanka Domo, ke la sankcioj kontraŭ la venezuela petrol-firmao frostigos aktivojn kun la valoro de 7 miliardoj da usonaj dolaroj kaj eble rezultigos perdon de 11 miliardoj da usonaj dolaroj en la vendo dum la venonta jaro. Krome, usonaj civitanoj estas malpermesitaj al komerco kun la firmao.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro lunde faris televidan paroladon, forte kondamnante sankciojn de Usono kontraŭ la venezuela petrol-firmao.

Maduro diris, ke la sankcioj de Usono kontraŭ la venezuela petrol-firmao kaj ĝia filio estas krimo malobservanta internacian leĝon kaj la Ĉarton de la UN, kaj celas proprigi transmarajn aktivojn de Venezuelo, kaj la venezuela registaro prenis ĉiujn leĝajn rimedojn por protekti naciajn riĉaĵojn. Li aldonis, ke la venezuela registaro jam ordonis al la petrol-firmao tuj preni leĝajn agojn por protekti siajn rajtojn kaj interesojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang respondis demandon de raportisto pri akuzoj de la Justica Ministerio de Usono kontraŭ la ĉina firmao Huawei.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde, ke la aferoj de Venezuelo devas esti deciditaj de la venezuela popolo mem, kaj Ĉinio esperas, ke ĉiuj partioj agos favore al stabileco kaj disvolvado de Venezuelo.

Geng diris tion en regula gazetara konferenco responde al rimarkoj de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo. La Sekureca Konsilio de la UN sabate okazigis kunvenon pri la situacio en Venezuelo. Pompeo akuzis Ĉinion kaj Rusion, ke ili intencis malhelpi al la Sekureca Konsilio adopti deklaron de prezidanto, kaj diris, ke Ĉinio kaj Rusio intencis subteni la malsukcesan reĝimon de Nicolas Maduro.

Geng diris, ke la ĉina flanko tre zorgas pri la nuna situacio en Venezuelo, subtenas la klopodojn faritajn de la venezuela registaro por protekto de nacia sekureco, sendependeco kaj stabileco, kaj opinias, ke ĉiuj landoj devas esti fidelaj al la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN, oponi intervenon de eksteraj fortoj en aferojn de Venezuelo kaj kontraŭstari intervenon en alies internajn aferojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin