Ĉinio duafoje ekzamenas la leĝon pri investado de alilandaj komercistoj

(GMT+08:00) 2019-01-29 19:22:07     Redaktoro:Xiong

La ĉina leĝdona organo – la konstanta komitato de la Tutlanda Popola Kongreso en la 29a de januaro komencis la duan ekzamenon pri la "Leĝo pri Investado de Alilandaj Komercistoj". Post nur unu monato, kiam oni finis la unuan ekzamenon pri la leĝo, oni komencis la duan ekzamenon pri ĝi. Tio reliefigas, ke Ĉinio havas intencon kiel eble plej rapide revizii, perfektigi kaj promulgi ĝin, ĉar tio estas grava kaj esenca paŝo, kiun faras Ĉinio irante al sistemeca malfermo.

Fine de la pasinta jaro, kiam okazis aranĝado pri ekonomia laboro de 2019, Ĉinio emfazis, ke ĝi devas adaptiĝi al la nova situacio, kapti la novajn apartaĵojn de la epoko, peni transformi la cirkulan malfermon de varoj kaj servoj en la sistemecan malfermon, larĝigi la merkatan enirpermeson, ĉiuflanke plenumi, antaŭ la enirpermeso, la administradon pri ŝtatana traktado kaj negativa listo, protekti la laŭleĝajn interesojn de fremdaj komercistoj en Ĉinio, precipe intelektan proprietaĵon, kaj plie, permesi al pli multe da rektoroj komercadon tute sendependan en kapitalo.

La kerno de la sistemeca malfermo estas adaptiĝi al la regularo ĝenerale uzata de la internacia komunumo kaj al la merkata kodaro universale aplikata de ĉefaj ekonomiunuoj en la mondo. Jen la celo de la leĝo pri investado de alilandaj komercistoj kuŝas en tio.

Kiel leĝa garantio, la Leĝo pri Investado de Alilandaj Komercistoj klare difinas, ke por la investado de alilandaj komercistoj Ĉinio plenumos administradon pri la ŝtatana traktado antaŭ enirpermeso kaj negativa listo. Tio signifas, ke, kiam alilandaj komercistoj ekster la negativa listo de la ĉina registaro, fremdaj entreprenistoj, fondas sian entreprenon, faras investadon, kaj simile, en Ĉinio, ili akiros malpli malaltan traktadon, ol la ĉinaj civitanoj.

Ke nun Ĉinio planas promulgi la Leĝon pri Investado de Alilandaj Komercistoj, tio ne nur certigas pli altnivelan malfermon sur leĝa tavolo, sed ankaŭ plifortigas la fidon de alilandaj komercistoj pri la merkato de Ĉinio, kaj pro tio Ĉinio daŭre estas unu el la plej allogaj lokoj en la mondo por investado de alilandaj komercistoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin