MII: ĉina ĝenerala fabrikindustrio entute malfermiĝis al la ekstero

(GMT+08:00) 2019-01-29 20:04:49     Redaktoro:Xiong

La 29an de januaro Miao Wei, ministro de la ĉina Ministerio pri Industrio kaj Informadiko (MII), diris, ke en 2018 la ĉina industria aldonvaloro unuafoje superis 30 000 miliardojn da juanoj, la ĝenerala fabrikindustrio preskaŭ entute malfermiĝis al la ekstero, kaj la efektive uzita kapitalo el eksterlando kreskis pli dudekprocente ol en la antaŭa jaro. Koncerne la aplikadon de 5G, vaste atentatan de diversaj rondoj, MII informis ankaŭ, ke nun la ĉina produktaĵo 5G-sistema jam povas atingi la nivelon por komerca aplikado, kaj la finaparto de 5G prezentiĝos en la mezo de la jaro.

Miao Wei diris ankaŭ, ke MII akcelos la industrion malfermiĝi al la ekstero en la jenaj tri flankoj:

Unue, amplekse plenumi la administradon pri ŝtatana traktado antaŭ enirpermeso kaj negativa listo; due fari plian esploradon pri rimedoj de malfermo en industrio kaj telekomunikado; kaj trie, modifi industrian politikon donante egalan trakton al ĉinaj kaj alilandaj entreprenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin