Xi Jinping sendis mesaĝon de simpatio al Duterte pro la violenta atako en Filipinoj

(GMT+08:00) 2019-01-29 20:46:03     Redaktoro:Xiong

La 29an de januaro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon de simpatio al la filipina prezidento Rodrigo Duterte pro la violenta atako okazinta en la provinco Sulu, Filipinoj.

En la mesaĝo Xi Jinping diras, ke li ŝokiĝis, kiam li informiĝis pri tio, ke en la provinco Sulu okazis bomba atako, kaj la evento kaŭzis grandan perdon de vivoj; en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj en la nomo de li mem li esprimas profundan funebron al la viktimoj kaj sinceran simpation al la vunditoj kaj la familioj de la mortintoj.

Xi Jinping emfazas, ke Ĉinio neŝancele kontraŭstaras ĉiaforman terorismon, forte kondamnas la violentan atakon cele al civiluloj, kaj volas, kune kun la internacia komunumo, i.a. kun Filipinoj, batali kontraŭ terorismo kaj protekti la pacon kaj stabilecon internaciskale kaj regione.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin