Xi esprimis saluton de Printempa Festo al nekomunistaj partioj kaj eksterpartiaj eminentuloj

(GMT+08:00) 2019-01-29 15:58:32     Redaktoro:Yu

Lunde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis kunvenon kaj esprimis salutojn de la Printempa Festivalo al gvidantoj el nekomunistaj partioj kaj la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco kaj eksterpartiaj eminentuloj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis sian esperon, ke ili faros novajn kaj pli grandajn kontribuojn al la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Altrangaj oficialuloj Wang Yang kaj Han Zheng ĉeestis la kunvenon. Gao Yunlong, prezidanto de la la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, faris paroladon en la kunveno nome de la centraj komitatoj de nekomunistaj partioj, la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco kaj eksterpartiaj eminentuloj.

Xi diris, ke Ĉinio subtenis sian ekonomian kreskon en racia amplekso dum la pasinta jaro, kaj ke instituciaj reformoj de la partio kaj la ŝtato estis amplekse antaŭenigitaj kune kun aliaj reformoj, kaj la nivelo de pordmalfermo de Ĉinio senĉese altiĝis. Li diris, ke 2018 estis la unua jaro de post la elektiĝo de novaj estroj de nekomunistaj partioj kaj la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco. La centraj komitatoj de nekomunistaj partioj, la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco kaj eksterpartiaj eminentuloj aktive proponis konsilojn kaj sugestojn kaj liveris gravajn referencojn por scienca decido kaj efika politika plenumo de la Centra Komitato de la KPĈ. En la nomo de la Centra Komitato de la KPĈ, Xi esprimis dankon pro ilia laboro, inkluzive de ilia aktiva rolo en redukto de malriĉeco. Li alvokis nekomunistajn partiojn, la Ĉinan Federacion de Industrio kaj Komerco kaj eksterpartiajn eminentulojn unuiĝi kun la popolo en la akcelado de reformo kaj disvolvado, strikte sekvi la politikojn kaj decidojn faritajn de la Centra Komitato de la KPĈ kaj plene elvolvi siajn kompetentecon kaj saĝecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin