Geng diris tion en regula gazetara konferenco responde al rimarkoj de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo. La Sekureca Konsilio de la UN sabate okazigis kunvenon pri la situacio en Venezuelo. Pompeo akuzis Ĉinion kaj Rusion, ke ili intencis malhelpi al la Sekureca Konsilio adopti deklaron de prezidanto, kaj diris, ke Ĉinio kaj Rusio intencis subteni la malsukcesan reĝimon de Nicolas Maduro.
Geng diris, ke la ĉina flanko tre zorgas pri la nuna situacio en Venezuelo, subtenas la klopodojn faritajn de la venezuela registaro por protekto de nacia sekureco, sendependeco kaj stabileco, kaj opinias, ke ĉiuj landoj devas esti fidelaj al la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN, oponi intervenon de eksteraj fortoj en aferojn de Venezuelo kaj kontraŭstari intervenon en alies internajn aferojn.