Ĉinio respondis al akuzoj de usona justica ministerio kontraŭ Huawei

(GMT+08:00) 2019-01-29 13:44:35     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang respondis demandon de raportisto pri akuzoj de la Justica Ministerio de Usono kontraŭ la ĉina firmao Huawei.

Marde frumatene laŭ pekina tempo, la usona Justica Ministerio anoncis akuzojn kontraŭ Huawei, ĝia filio kaj ĝia direkcia vicprezidanto kaj financa ĉefdirektoro Meng Wanzhou, kaj diris, ke ĝi formale petos Kanadon ekstradicii Meng.

Responde al ĉi-rilata demando, Geng diris, ke Ĉinio tre zorgas pri la proceso de la usona flanko kontraŭ Meng, kaj ke la ĉina registaro ĉiam konsilas al ĉinaj kompanioj konduki ekonomian kunlaboron kun fremdaj landoj surbaze de respekto al leĝoj kaj reguloj kaj petis ĉiujn landojn liveri justan, senpartian kaj nediskriminacian medion por normala funkciado de ĉinaj kompanioj.

Geng aldonis, ke la ĉina flanko jam kelkfoje manifestis sian pozicion pri la kazo de Meng. Usono kaj Kanado misuzis sian duflankan traktaton de ekstradicio kaj senmotive aplikis truddevigajn rimedojn kontraŭ ĉina civitano, kio estis serioza atenco kontraŭ la legitimaj rajtoj kaj interesoj de ĉina civitano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin