Novaĵoj (Januaro 30)

(GMT+08:00) 2019-01-30 15:54:56     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia merkreda elsendo. Estas la 30a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi sendis kondolencon al sia filipina paralelulo pro eksplodoj en sudaj Filipinoj; serba prezidento promesis firme subteni kunlaboron de la Zono kaj Vojo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis kondolencan mesaĝon al sia filipina paralelulo Rodrigo Duterte pro la eksplodoj en sudaj Filipinoj. Xi diris en la mesaĝo, ke li estis konsternita informiĝinte pri la du seriozaj atakoj ĉe kaj apud la enirejo de la Roma Katolika Preĝejo sur la insulo Jolo en la filipina suda provinco Sulu, kiu kaŭzis morton kaj vundiĝon de multaj homoj. En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj en sia nomo, Xi profunde funebris pri la mortintoj kaj sendis sincerajn kondolencojn al iliaj familioj kaj la vunditoj. Li diris, ke Ĉinio firme oponas ĉiujn formojn de terorismo, forte kondamnas perfortaĵojn direktitajn al senkulpaj civiluloj, kaj volas batali terorismon kune kun aliaj landoj de la internacia komunumo, inkluzive de Filipinoj, por subteni pacon kaj stabilecon de la regiono kaj la mondo.

Serba prezidento Aleksandar Vucic diris marde en Belgrado, ke disvolvado de ĉiuflanka kunlaboro kun Ĉinio estas grava direkto de serba diplomatio, kaj Serbio firme subtenos la de Ĉinio proponitan iniciaton Zono kaj Vojo.

Vucic faris la rimarkojn dum akcepto de nove nomumita ĉina ambasadoro al Serbio Chen Bo, kiu donis akreditaĵon al la prezidento en la Serba Palaco. Li esprimis kontenton pri la intensa politika dialogo kaj fruktodona ekonomia kunlaboro inter la du landoj, kaj emfazis la gravecon de ĉinaj investoj por ekonomia kresko en Serbio.

La malsupra ĉambro de la brita parlamento marde adoptis reviziitan projekton koncernan al la interkonsento pri la retiro de Britio el la Eŭropa Unio, petante ĉefministron Theresa May traktadi plu kun la EU por anstataŭigi enhavojn pri la landlimo de Irlando en la nuna interkonsento per nova projekto.

La reviziita projekto, kiu celas manifesti la pozicion de la parlamento, ne havas devigan forton, tamen la parlamento povas premi la registaron per ĝi. May diris tiutage, ke la postulo de la parlamento pri revizio de la interkonsento estas rajtigo al ŝi por denova intertraktado kun la EU, tamen denova intertraktado estas malfacila.

Laŭ la interkonsento pri la retiro el la EU, komenciĝos la rezerva aranĝo, se Britio kaj la EU ne povus akordiĝi pri pli bona projekto pri komerco en Nord-Irlando dum la transira periodo. Kritikantoj opiniis, ke la rezerva aranĝo submetos Nord-Irlandon al komercaj reguloj de la EU, kaj tiel Nord-Irlando estos reale restigita en la EU.

Franca prezidento Emmanuel Macron diris marde, ke la membroj de la Eŭropa Unio devas sin prepari por la ebla malmola retiro de Britio el la EU, ĉar la interkonsento atingita inter Britio kaj la EU estas neretraktebla.

En deklaro ĉe la fino de kunveno de la gvidantoj de la sep sudaj eŭropuniaj landoj en Nikozio, Macron vokis Brition prezenti la sekvajn paŝojn por eviti seninterkonsentan foriron de la lando el la EU.

Macron diris, "Mi esperas, ke post la voĉdono en la Ĉambro de Deputitoj, la brita registaro prezentos al nia reprezentanto por la intertraktado Michel Barnier la sekvajn paŝojn, kiuj ebligas eviti seninterkonsentan foriron de Britio el la EU. Neniu volas vidi tian rezulton, sed ni ĉiuj devas fari preparon por tia rezulto malgraŭ ĉio."

Li diris, ke la Eŭropa Konsilio klare montris, ke la interkonsento inter la EU kaj Britio estas la plej bona, kaj nova intertraktado ne povas esti malfermita.

La plej supera juĝejo de Venezuelo marde anoncis, ke ĝi decidis adopti limigajn rimedojn kontraŭ la prezidanto de la Nacia Asembleo kaj opozicia gvidanto Juan Guaido, inkluzive de malpermeso de foriro el la lando, malpermeso de cedo de moveblaj kaj nemoveblaj posedaĵoj kaj frostigo de financaj aktivoj.

Ĉefprokuroro Tarek William Saab diris, ke la ĝenerala prokurorejo jam petis la plej superan juĝejon komenci unuan enketon kontraŭ Guaido suspektata pri organizado kaj gvidado de perfortaĵoj ekde la 22a de januaro en la lando. Tiuj okazaĵoj difektis la landon kaj ebligis al eksterlandaj fortoj preni ekstremajn rimedojn minacantajn la venezuelan konstitucian ordon, tial la ĉefprokuroro petis la plej superan juĝejon adopti limigajn rimedojn kontraŭ Guaido.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas marde akceptis rezignon de ĉefministro Rami Hamdallah kaj lia registaro, kaj petis la registaron labori plu ĝis formiĝo de la nova registaro.

La prezidentejo publikigis deklaron, dirante, ke tiutage en kunveno en la urbo Ramallah, Abbas konsentis la rezignon de Hamdallah kaj lia registaro, kaj pri organizado de la nova registaro, li konsiliĝos kun internaj grupoj de la Palestina Liberiga Organizo kaj sendependaj personoj. La deklaro diris, ke post sia fondiĝo, la nova registaro komencis preparon por la elekto de la Palestina Leĝdona Konsilio.

La centra komitato de la Palestina Nacia Liberiga Movado dimanĉe proponis, ke internaj grupoj de la Palestina Liberiga Organizo kaj sendependaj personoj konsistigu la novan registaron. En la sekva tago, Hamdallah konsentis rezigni sian oficon.

La publiko opiniis, ke la propono de la Palestina Nacia Liberiga Movado helpas fortigi la potencon de Abbas. La Palestina Islama Rezist-Movado, kiu ne estas membro de la Palestina Liberiga Organizo, avertis, ke meze de interna malakordo la Paletina Nacia Liberiga Organizo proponis formi la novan registaron, kio akcelos dissplitiĝon.

La gazetara servo de ukraina prezidento diris, ke prezidento Petro Poroshenko diris marde, ke li konkuros por la dua oficperiodo en la venonta prezidenta elekto en la 31a de marto.

Poroshenko diris dum la forumo De Kruty al Bruselo, Ni sekvas Nian Propran Vojon, ke la sento de profunda respondeco antaŭ la lando, antaŭ iliaj samtempuloj, antaŭ la estinteco kaj venontaj generacioj instigis al li decidi denove esti kandidato por la posteno de ukraina prezidento.

En la parolado, Poroshenko diris, ke Ukrainio bezonas pacon kun Rusio. Li ankaŭ ripetis sian devontigon restarigi la teritorian integrecon de Ukrainio per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj. Samtempe li diris, ke Ukrainio daŭrigos sian kurson de integriĝo al la Eŭropa Unio kaj la Nord-Atlantika Traktat-Organizo.

La kontraŭincendia departemento de la brazila sudorienta ŝtato Minas Gerais diris marde vespere, ke 84 homoj estis mortigitaj en la disfalo de ganguja digo en la ŝtato, kaj 42 mortintoj estis identigitaj. Almenaŭ 276 homoj ankoraŭ estas malaperintaj.

Tiutage kvin homoj respondecaj pri la akcidento, inkluzive de tri altrangaj administrantoj de la brazila minekspluata firmao Valo, kaj du inĝenieroj, kiuj liveris la servon de sekureca monitorado al la firmao estis arestitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin