"B-plano" lasas al Britio plu iri al "elasta eliro el EU"

(GMT+08:00) 2019-01-30 20:03:57     Redaktoro:Xiong

La 29an de januaro la malsupera ĉambro de la brita parlamento faris debaton kaj voĉdonadon pri sep punktoj rilate la amendon de la interkonsento pri "eliro el EU", dume du el ili estis akceptitaj, sed kvin malakceptitaj. En la nuna intertraktado pri "eliro el EU" Eŭropa Unio ĉiam riproĉis, ke interne de Britio mankas komuna ideo, kaj ĝi ne scias kion voli. Tiu ĉi voĉdonado fine kondukis al la rezulto, ke Britio jam havas sian klariĝantan celon definitivan.

En "B-plano", la titolo neoficiale nomata, en la amendo du punktoj estis aprobitaj, nome: la unua estas eliri el EU kun interkonsento; la dua estas postuli forstreki la klaŭzon pri "garantiaj rimedoj por la irlandaj limoj" en la "interkonsento pri eliro el EU" antaŭe atingita inter la brita ĉefministro Theresa May kaj Eŭropa Unio kaj "ĝin anstataŭigi per alia".

Kaj du el la plej ĉefaj punktoj vetoitaj estas jene: unue, se la projekto de la brita ĉefministro pri "eliro el EU" ne povos esti subtenata de la plimulto de la parlamento, tiam Britio devos anticipe prepari sin por eliri el EU sen interkonsento; due, se la projekto estos, antaŭ la 26a de februaro, akceptita de la parlamento, tiam oni kondukos novan leĝprojekton por prokrastigi la daton en kiu Britio elirus el EU. Sed tiuj du ne estis akceptitaj, kio signifas, ke Britio nek volas eliri el EU sen interkonsento, nek prokrastigi la eliron.

La definitiva rezulto de la voĉdonado pri la amendo kun la sep punktoj jam tre klare montras tiun celon de la eliro el EU, al kiu strebas Britio: nek voli seninterkonsentan eliron el EU, nek voli prokrastigon de la eliro el EU, kaj sekve, tio estas "elasta eliro el EU", postulita de Theresa May.

Theresa May havas grandan fidon pri tio, ke Britio kaj Eŭropa Unio ambaŭ finfine venos en novan interkonsenton. Post la voĉdonado ŝi diris, ke la plimulto de la parlamentanoj jam esprimis subteni la interkonsenton reĝustigitan. La "elasta eliro el EU" jam fariĝis al Britio nuntempe unika kaj politike komprenita vojo al "eliro el EU".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin