Nombro de mortintoj pro disfalo de ganguja digo en Brazilo kreskis ĝis 84

(GMT+08:00) 2019-01-30 10:51:11     Redaktoro:Yu

La kontraŭincendia departemento de la brazila sudorienta ŝtato Minas Gerais diris marde vespere, ke 84 homoj estis mortigitaj en la disfalo de ganguja digo en la ŝtato, kaj 42 mortintoj estis identigitaj. Almenaŭ 276 homoj ankoraŭ estas malaperintaj.

Tiutage kvin homoj respondecaj pri la akcidento, inkluzive de tri altrangaj administrantoj de la brazila minekspluata firmao Valo, kaj du inĝenieroj, kiuj liveris la servon de sekureca monitorado al la firmao estis arestitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin