Ukraina prezidento serĉas duan oficperiodon

(GMT+08:00) 2019-01-30 14:16:16     Redaktoro:Yu

La gazetara servo de ukraina prezidento diris, ke prezidento Petro Poroshenko diris marde, ke li konkuros por la dua oficperiodo en la venonta prezidenta elekto en la 31a de marto.

Poroshenko diris dum la forumo "De Kruty al Bruselo, Ni sekvas Nian Propran Vojon", ke la sento de profunda respondeco antaŭ la lando, antaŭ iliaj samtempuloj, antaŭ la estinteco kaj venontaj generacioj instigis al li decidi denove esti kandidato por la posteno de ukraina prezidento.

En la parolado, Poroshenko diris, ke Ukrainio bezonas pacon kun Rusio. Li ankaŭ ripetis sian devontigon restarigi la teritorian integrecon de Ukrainio per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj. Samtempe li diris, ke Ukrainio daŭrigos sian kurson de integriĝo al la Eŭropa Unio kaj la Nord-Atlantika Traktat-Organizo.

Poroshenko, riĉa komercisto kaj sendependa politikisto, gajnis grandan venkon en la fruigita prezidenta elekto de Ukrainio en la 25a de majo 2014. La elekto estis okazigita je tri monatoj post kiam la eksa ukraina prezidento Viktor Yanukovych estis eksigita de la parlamento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin