Serba prezidento promesis firme subteni kunlaboron de Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2019-01-30 14:46:25     Redaktoro:Yu

Serba prezidento Aleksandar Vucic diris marde en Belgrado, ke disvolvado de ĉiuflanka kunlaboro kun Ĉinio estas grava direkto de serba diplomatio, kaj Serbio firme subtenos la de Ĉinio proponitan iniciaton Zono kaj Vojo.

Vucic faris la rimarkojn dum akcepto de nove nomumita ĉina ambasadoro al Serbio Chen Bo, kiu donis akreditaĵon al la prezidento en la Serba Palaco.

Vucic esprimis kontenton pri la intensa politika dialogo kaj fruktodona ekonomia kunlaboro inter la du landoj, kaj emfazis la gravecon de ĉinaj investoj por ekonomia kresko en Serbio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin