(Konekte al E-Organizoj) Ĝojan kaj Feliĉan Printempan Feston

(GMT+08:00) 2019-01-30 08:44:49     Redaktoro:Pluveta


Saluton, karaj amikoj, mi estas Pluveta. En la eksplodbruoj de petardoj venas ĉina tradicia festo Printempa Festo. Laŭ la ĉina tradicio la jaro 2019 estas porko-jaro. Ĝi ankaŭ estas mia naskiĝojaro. Laŭ la popolaj diroj en Ĉinio oni eble havos ĉagrenajn aferojn en sia naskiĝojaro. Do mi iomete maltrankviliĝas kaj min vestas per multaj ruĝaj vestaĵoj por elimini malbonajn aferojn kaj pace pasigi la jaron.

Dum Printempa Festo bondeziroj estas gravaj inter ĉinoj. En nia hodiaŭa programero, multaj E-asocioj en diversaj lokoj sendis al ni siajn gratulojn kaj bondezirojn de la festo. Ili ankaŭ konigis la aktivadojn de la asocio en la pasinta jaro. Bonvole aŭskultu!


Saluton el Ŝanhaja Esperanta Asocio


Saluton el Tianjin-a Esperanto-Asocio


Saluton el Liaoning-a Esperanto-Asocio


Saluton el Changzhou-a Esperanto-Asocio


Saluton el Huangshi-a Esperanto-Asocio


Saluton el Wuhan-a Esperanto-Asocio kaj Chongqing-a Esperanto-Asocio

恭喜!恭喜!Gratulon! Gratulon! Feliĉan Printempan Feston! Ordinaraj vortoj plenas de plej profunda bondeziro de esperantistoj ĉinaj al esperantistoj tutmondaj! Ĝojon kaj sanon en la ĉina porko-jaro 2019! Finiĝis nia speciala programero pri Printempa Festo. Koran dankon pro via aŭskulto!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin